Giebenach

komunumo de Svislando
Giebenach
Blazono de Giebenach
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Liestal
Koordinatoj  47° 31′ 24″ N 7° 44′ 41″ O / 47.52333 °N, 7.74472 °O / 47.52333; 7.74472 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 24″ N 7° 44′ 41″ O / 47.52333 °N, 7.74472 °O / 47.52333; 7.74472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 976
Areo 1,32 km²
Alteco 319 m super marnivelo
Poŝtkodo 4304
Komunumkodo 2826
Mapo de Giebenach
vdr

Pri la komunumo redakti

Giebenach estas komunumo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 976 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Giebenach situas ĉe la bordo de la rivero Violenbach, flanka rivero de Ergolz proksimume 15 kilometrojn oriente de Bazelo. Kun 1,32 km² Giebenach estas laŭ areo la plej malgranda komunumo de la kantono.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Giebenach limas en nordo al Kaiseraugst (Kantono Argovio) kaj Olsberg (Kantono Argovio), en oriento alArisdorf, en sudo kaj okcidento al Füllinsdorf, kaj en nordokciento al Augst.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinioj 83 kun la kantonĉefkomunumo Liestal kaj per la linio 100a kun Augst kaj Pratteln.

Norde de la komunumo situas la aŭtoŝosetriangulo de la naciaj aŭtoŝoseoj A2 (de Bazelo al Tiĉino) kaj A3 (de Bazelo al Zuriko). Tamen la plej proksimaj aŭtoŝosealiroj situas nur en distanco de kvar respektive kvin kilometroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Giebenach datiĝas el la jaro 1246 kiel Gibenacho.

Diversaj restaĵoj pruvas, ke la areo de la komunumo jam dum la romia epoko estis kultivita de civitanoj de la apuda urbo Augusta Raurica. En mezepoko la Monaĥejo Olsberg estis bienposedanto en Giebenach. En la jaro 1534 la urbo Bazelo akiris la vilaĝon kaj atribuis ĝin al la voktejo Liestal. En 1833 la komunumo estis atribuita al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj redakti