Koeficiento de Gini

mezuro de neegaleco de la distribuo de enspezo
(Alidirektita el Gini-indekso)

Koeficiento de Gini mezuras malekvivalentecon de enspezoj en la ekonomio de iu populacio (ŝtato, popolo, regiono ktp.). Tiun koeficienton enkondukis la itala ekonomikisto Corrado Gini [korRAdo ĜIni].

La grafiko de la koeficiento de Gini
Mondmapo montranta de enspezmalegaleco inter la loĝantaro ene de la landoj mem uzanta Gini-koeficientoj laŭ lando. Surbaze de datumoj de la Monda Banko, kiuj iras de 1992 ĝis 2018. [1]
Mondmapo montranta de riĉecmalegaleco inter la loĝantaro ene de la landoj mem uzanta Gini-koeficientojn laŭ landoj por 2019. [2]

La koeficiento de Gini estas nombro inter 0 kaj 1. 0 signifas la tutan ekvivalentecon (ĉiu mastrumaĵo havas la saman enspezon) kaj 1 signifas la tutan malekvivalentecon (unu persono havas la tutan enspezon kaj aliaj havas nulan enspezon).

La koeficiento estas mezurita helpe de areoj sur la Kurbo de Lorenzo. Tiu indikas por ĉiu parto x de la populacio, kiun parton de la enspezoj havas la x malplej enspezantaj anoj. Se estas plena egaleco, la kurbo de Lorenzo estas diagonalo inter la punktoj (0,0) kaj (1,1). Pro sia difino la kurbo de Lorenzo ne povas superi la diagonalon. La Gini-koeficiento estas la rilato de la areo inter la kurbo de Lorenzo kaj la diagonalo kaj la areo sub la diagonalo (tiu areo egalas al 1/2).

La difino de la Gini-koeficiento estas aplikebla ne nur al enspezoj, sed ankaŭ al posedo (se neniu havas negativan posedon, t. e. ŝuldoj) aŭ aliaj sociaj ecoj.

Ekzemplaj valoroj de la koeficiento de Gini estas:

Referencoj redakti

  1. "GINI index (World Bank estimate) | Data". data.worldbank.org. Retrieved 23 July 2020.
  2. "Global wealth databook 2019" (PDF). Credit Suisse.

Eksteraj ligiloj redakti