Gitta Halász
Gitta Halász [halAs], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Halász Gitta estis hungara operkantisto (koloratursoprano), subreto. Ŝia origina nomo laŭ hungara sistemo estis Holzer Margit, ŝia geedziĝa nomo estis Révész Sándorné.
Gitta Halász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Holzer Margit |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1889 en Lipik |
Morto | 8-an de majo 1968 (78-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Farkasréti Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | kantisto • operkantisto |
Gitta Halász [1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1889 en Kroata reĝlando en Lipik, ŝi mortis la 8-an de majo 1968 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Gitta Halász devenis el juda familio. Ŝi lernis kantoteknikon en Vieno kaj Budapeŝto. Ŝi debutis en Reichenberg. En 1918 ŝi aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1928 ŝi edziniĝis en Budapeŝto. En 1938 ŝi katolikiĝis, tamen dum la nazia erao ŝi estis forigita el la Operejo. En 1948 ŝi pensiuliĝis, tiam ŝi ricevis la titolon eterna membro de la Operejo. Post la retiriĝo ŝi okupiĝis pri instruado de kantotekniko. En 1959 ŝi vidviniĝis.
Elektitaj rolojRedakti
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Entführung aus dem Serail – Blondchen
- Don Giovanni — Zerlina
- Così fan tutte — Despina
- La geedziĝo de Figaro - Susanna
- Giacomo Puccini:
- La bohème — Musette
- Gianni Schicchi — Lauretta
- Giuseppe Verdi:
- Un balo in Maschera — Oscar
- Falstaff — Alice Ford