Gizella Barabás [barabAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barabás Gizella estis hungara pentristo. Ŝia origina familia nomo estis Reissmann ĝis 1933. Ŝia patro estis Károly Miksa Reissmann (same pentristo).

Gizella Barabás
Persona informo
Naskonomo Reissmann Gizella
Naskiĝo 27-an de septembro 1893 (1893-09-27)
en Budapeŝto
Morto 28-an de aŭgusto 1985 (1985-08-28) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, Hv802-1165. fülke Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Gizella Barabás
Familio
Patro Karoly Miksa Reissmann Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Memortabulo pri Gizella Barabás

Gizella Reissmann [1] naskiĝis la 27-an de septembro 1893 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de aŭgusto 1985 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Gizella Barabás studis en akademio de Munkeno (1908), poste ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1915. Ŝiaj plej gravaj majstroj estis Jenő Bory, Gyula Aggházy, Antal Neogrády (1861) kaj Róbert Nádler. Pli frue en 1910 ŝi studvojĝis al Italio kaj Germanio, en la sekva jaro al Tirolo. Baldaŭ ŝi pentradis en aliaj landoj de Eŭropo, eĉ en Ameriko. Ekde 1912 ŝi ekspoziciis en sia naskiĝurbo. Ekde 1933 somere ŝi pentradis apud Balatono, vintre en ateliero de Budapeŝto.

Elektitaj ekspozicioj

redakti
  • 1912 Belarta Altlernejo (debuta)
  • 1975 Keszthely (sole)
  • 2002 Keszthely (postmorta)

Elektitaj pentraĵoj

redakti
  • Napraforgók (1912)
  • Virágcsendélet
  • Balaton
  • Tájkép
  • Róma Via Appia Antika

Memorigiloj

redakti
  • memortabulo en Budapeŝto (2003)

Fontoj

redakti