Vera glicirizo

(Alidirektita el Glycyrrhiza glabra)

Vera glicirizo (Glycyrrhiza glabra) estas plantospecio el la subfamilio Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Plej konata uzo estas, ke estas produktata lakrico el la radiko. Ĝi estas uzata ankaŭ kiel tedrogo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vera glicirizo
Glycyrrhiza glabra
vera glicirizo (Glycyrrhiza glabra), ilustraĵo
vera glicirizo (Glycyrrhiza glabra), ilustraĵo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Glicirizo, Glycyrrhiza
Specio: Glycyrrhiza glabra
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Glycyrrhiza glabra, frukto kaj semo

Nomo redakti

La nomo lakrico venis de la genronomo glicirizo[1][2] el la latina glycyrrhiza, kiu derivas el la greka glykyrrhíza de γλυκύς (glykys, „dolĉa“) kaj ῥίζα (rhiza, „radiko“). Nome glycyrrhizium (dolĉa radiko) estas la sekigita radiko de la planto.[3]

 
juna fruktaro

Priskribo redakti

Glicirizo estas plurjara herba planto, kiu kreskas de 50 ĝis 100 cm. La planto estas disbranĉigita. La tigo kaj la folitigoj estas ofte harhavaj. La folioj estas nepare kunmetitaj kun 9 ĝis 17 folietoj. La plumaj folietoj estas ovoformaj ĝis elipsaj, ĉ. 2-5 cm longaj kaj 1,5 ĝis 2,5 cm larĝaj. La pintoj havas pikilojn. La malsupra surfaco estas kovrita de rezinaj glandoj. La stipuloj estas malgrandaj kaj efemeraj.

La bluecaj-violkoloraj kaj blankaj floroj aperas en mallongaj spikoj en la akseloj de la folioj. La floraro estas multe pli mallonga ol la probrakteo. La floroj tipaj kiel la aliaj fabacoj longas 8-12 mm. Ili havas mallongajn tigojn. La kaliko estas mallonge sonorilforma. La petaloj, kiuj formas ŝipeton, ne estas kunkreskintaj. La rektaj guŝoj longas ĝis 3 cm kaj larĝas 4-6 mm. Ili estas kalvaj aŭ dense kovritaj de pikiloj. Estante plene maturaj, ili malfermiĝas kaj ellasas 2-5 semojn. La radikoj estas rikoltataj en aŭtuno. La planto floras en junio ĝis julio, malofte en aŭtuno.

La kromosomonombro estas 2n = 16.

Deveno redakti

Vera glicirizo hejmiĝas en la mediteranea regiono kaj en okcidenta Azio. La planto ne toleras froston kaj preferas plenan sunon. La grundo estu humoriĉa kaj por la akvo tralasebla.

 
floraro de Glycyrrhiza glabra

Enhavosubstancoj redakti

Vera glicirizo enhavas glicirizinon, miksaĵo el saloj de kalio kaj kalcio de la glicirizina acido. Vera glicirizo enhavas iun glikozidon, kiu donas la guston de lakrico, havas la 50-oblan dolĉecon de kansukero. Per apartigo de diglukuronido ekestas el glikocirizino la ie 18β-gliciretoma acido, kiu mem ne plu estas dolĉa. Krome enestas malmulte da diversaj titerpensaponinoj kiel 24-hidroksiglicirizino, hidroksiglicirizino kaj sojasaponino I kaj II. Apud pluraj glikosidoj (glabarina acido, oleanolacido) la planto enhavas pli ol 40 identigeblajn flavonoidojn.

Medicina efiko redakti

 
raspitaj radikoj de glicirizo

La radikoj de la vera glicirizo efikas pro la sapeninoj, antaŭ ĉio pro glicerizina acido, ekspektorige (tuskraĉe), sekretolite kaj sekretomotore. La ekstrakto de la planto havas ankaŭ antibakterian kaj antimikotan efikon. Tial oni uzas ĝin kontraŭ tusado, bronĥa kataro kaj aliaj malsanoj de la superaj spirvojoj.

La planto efikas ankaŭ ĉe gastrito kaj stomakaj ulceroj.

Uzado de dolĉaĵo redakti

 
dolĉa lakrico
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo lakrico.

La radika ekstrakto respektive la dikigita suko de la radikoj estas uzata por fari lakricon. Lakrico estas dolĉaĵo kiu estas konsumata en formo de dolĉa kaj sala lakricoj. Lakrico povas esti ankaŭ en multaj aliaj produktoj, ekzemple trinkaĵoj.

Kultivaj regionoj redakti

La klasika kulturregiono estas la Mezoriento.

En Mezeŭropo la vera glicirizo estis iam kultivataj. Nur en Bamberg ĝi estas ankoraŭ nun kultivata de la „Bamberger Süßholz-Gesellschaft“ (glicirizo socio de Bamberg).[4]


Literaturo redakti

  • Max Wichtl: Teedrogen und Phytopharmaka. 4. Auflage. Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 2002, ISBN 3-8047-1854-X.
  • Tim Richardson: Sweets. The History of Temptation. Bantam Books, New York 2004.
  • Klaus-D. Kreische: Lakritz - Die schwarze Leidenschaft.Thorbecke, Tübingen 2010, ISBN 978-3-7995-0291-7.
  • Klaus-D. Kreische: Lakritz - Traktat einer Reise in die Welt der schwarzen Süßigkeit.Oktober-Verlag 2012, ISBN 978-3-941895-31-7
  • Gustav Hegi: Illustrierte Flora von Mitteleuropa, Band IV, 3. Teil. Seite 1454–1457, Carl Hauser, München 1924. Nachdruck 1964 (Beschreibung).
  • Marielene Putscher: Das Süßholz und seine Geschichte. Medizinische Dissertation, Köln 1968.

Referencoj redakti

  1. artikolo glicirizo dokumentita en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 1970, paĝo 345, jen en la eldono de 2020, reta versio
  2. same glicirizo en la Grand Dictionnaire Français-Espéranto de J.-P. Danvy kaj J. le Puil, 1992, paĝo 719 (sub réglisse)
  3. Marielene Putscher: Das Süßholz und seine Geschichte. Medizinische Dissertation Köln 1968, S. 16.
  4. Gerhard Handschuh: Die Geschichte des Bamberger Süßholzanbaus. In: „Denn wos ä rechtä Gärtnä is, ...“. Festschrift zum 125-jährigen Vereinsjubiläum des Oberen Gärtnervereins Bamberg 1864–1988. Römerdruck, Bamberg 1988, S. 107–127.
  • Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete (germane: "Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete"). 8-a eldono, eldonejo Verlag Eugen Ulmer, Stutgarto 2001, ISBN 3-8001-3131-5. paĝo 604.

Eksteraj ligiloj redakti