Gobelinus Person

germana historiisto

Gobelinus Persona (1358-1421) estis germana historiisto, kronikisto, erudiciulo, kanoniko, juristo kaj monaĥa reformisto.

Gobelinus Personae
(1358-1421)
"Cosmodromium hoc est Chronicon universale" verko eldonita en (1418) far Gobelinus Personae.
"Cosmodromium hoc est Chronicon universale" verko eldonita en (1418) far Gobelinus Personae.
Persona informo
Naskiĝo 1358
en Paderborn, Paderborn, Germana regno
Morto 17-a de novembro 1421
en "Böddeken", Germana regno
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Erfurto
Profesio
Okupo historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Gobelinus Person venis aŭ el Distrikto Paderborn aŭ el proksima regiono, kaj ricevis sian unuan instruadon en tiu urbo. Ankoraŭ juna, li iris al Italio, kie li studis teologion kaj kanonan juron, iĝante kleriko de la papa kortego, kaj pli malfrue oficialulo de la papa fisko.

Ĉi tio okazis en 1384, sub la regado de Urbano la 6-a, kiu ordenis lin pastro en la 21-a de aprilo, 1386. Ĉi tiu pozicio ĉesis esti plaĉa post kiam la Okcidenta Skismo perturbis la romian kortegon. Li eksiĝis, estis ordenita pastro en Ankono en 1386, kaj revenis al sia naskiĝlando.

La papa influo certigis al li la beneficojn de la "Preĝejo de la Sanktega Triunuo" kaj pli malfrue de la pastrejo Sankta Pankracio en Paderborn. Li nun frekventis la Universitato de Erfurto, kiun li eniris dum la mandato de ĝia unua rektoro (1392–1394), en la 8-a de februaro 1392. El tio oni deduktas, ke Gobelinus ankoraŭ daŭrigis siajn sciencajn studojn.

Wilhelm von Berg (1382-1428), kiu estis nomumita Episkopo de Paderborn (1400-1415), elektis Gobelinus kiel sia kortega kapelano kaj instigis lin eniri sian servon. Ĉi-lasta utilis sian pozicion por labori profite de la plibonigo de la religia vivo kaj precipe por la restarigado de la disciplino en la klostroj, kiuj estis deviintaj al la kutima malrespekto de iliaj reguloj.

La virina monaĥejo de "Böddeken"", apud Paderborn, kie nur unu abatino restis, estis ŝanĝita al monaĥejo por viroj kaj transdonita al la aŭgustenanoj. Ne kontenta pri tio, li entreprenis, malgraŭ grandaj malfacilaĵoj, reformi la benediktanan "Abatejon de Abdinghof", en Paderborn.

Sed la kontraŭuloj de lia politiko rezistis al la enmiksiĝo de la episkopo, kiu transdonis al Bielefeld tiun branĉon de la dioceza administracio, el kiu Gobelinus estis membro. Ĉi tiu lasta jam estis doninta en 1405 paraĥa preĝejo en Paderborn, pro iuj diferencoj kun la urbaj aŭtoritatoj.

La episkopo nomumis lin dekano de la kolegiata preĝejo de Bielefeld. La ĉefepiskopo de Kolonjo, Dietrich von Mörs (1385-1463), kiu en 1415 ricevis la Seĝon de Paderborn, donis al la rektoro aŭtoritaton por reformado de la religia vivo, ne nur en la monaĥejo de Bielefeld, sed ankaŭ en aliaj institucioj, misio cetere plenumita de Gobelinus.

Pro avancita aĝo kaj malsano, li eksiĝis en 1418 kaj translokiĝis reen al la monaĥejo de Böddeken. Li ne surmetis la kutimon de monaĥo, sed pasigis la ceterajn jarojn de sia vivo en la soluleco de la monaĥa vivo.

Verkaro redakti

  • Processus translacionis et reformationis monasterii Budecensis, 1409
  • Sunte Liborius leven, 1400
  • Vita s. Meinulphi, 1409
  • Vita Sancti Meinulfi“ (Lebensbeschreibung des Heiligen Meinolf), um 1415/1420
  • Tractatus musicae scientiae, 1417[1]
  • Cosmidromius, hoc est Chronicon universale complectens re ecclesiae et reipublicae, 1418

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti