Malfermi la ĉefan menuon

Goddard Space Flight Center

Goddard Space Flight Center (GSFC) [GOdard spejs flajt SENtr]) esperante: Kosmofluga Centro Goddard) estas tre grava laboratorio pri kosmoscienco de NASA.

Ĝi situas en Greenbelt, Maryland, Usono.

La nomo estas donita memore al Robert Goddard, sciencisto kaj 'patro' de la evoluigita rakeda propulsado. La centro malfermiĝis la 1-an de majo 1959 kaj ĝi estas la unua centro kreita de la NASA mem. Proksimume 10 000 homoj tie laboras.

La centro ellaboras multajn NASA-misiojn (kaj NASA-kunlaboraĵojn por internaciaj misioj) kiuj pristudas la teron, la sunsistemon kaj la universon. En tiu centro, oni evoluigas kosmajn sistemojn kaj rilatajn teknologiojn, ekzemple kosmosondilojn.

Redakti

Krom la ĉefa ejo en Greenbelt, aliaj GSFC-sidejoj estas inter alie: Wallops Flight Facility en Virginio kaj la Goddard Institute for Space Studies en Novjorko.

Resuma listo de la nuntempaj kaj pasintaj projektojRedakti

Hubble Space Telescope, Explorer, Earth Observing System(EOS), INTEGRAL, Solar and Heliospheric Observatory(SOHO), Swift Gamma-Ray Burst Mission(Swift),

Compton Gamma Ray Observatory, SMM, COBE, IUE, ROSAT.

Eksteraj ligilojRedakti