Malfermi la ĉefan menuon

Golfeto de Audierne (Bretonio)


La golfeto de Audierne estas la parto de marbordo de departemento Finistère limigita norde per la pinto de Raz kaj sude per tiu de Penmarc'h. Ĝia formo estas cirklarko etendita de la elfluejo de Goyen, malgranda borda rivero, nordokcidente al la pinto de la Torche sude.

Golfeto de Audierne

Mapo de la maro de Iroise kun la golfeto de Audierne en la sudo.

Mapo de la maro de Iroise kun la golfeto de Audierne en la sudo.
Landoj Flago-de-Francio.svg Francio
Subŝtatoj Finistère
Speco Golfo
Loko Atlantiko
Koordinatoj 47° 55′ 0″ N, 4° 28′ 27″ U47.916802-4.474182Koordinatoj: 47° 55′ 0″ N, 4° 28′ 27″ U

Geografia lokigo sur la mapo : Finistère

(Vidu la situon sur mapo : Finistère)
Golfeto de Audierne

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

(Vidu la situon sur mapo : Francio)
Golfeto de Audierne
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

 
Bordo inter Plouhinec kaj Plozévet
 
Protektata natura areo de Kerbinigou (kanejoj kaj borda lago en Tréogat)

malsame al la rodo de Brest kaj de la golfeto de Douarnenez, kiuj estas akvejoj tre ŝirmataj kontraŭ la ventoj, taŭgaj por akcepti grandtonelarajn ŝipojn, la golfeto de Audierne estas neakceptema, kaj ne havas gravajn havenojn, ecepte de tiuj de Audierne kaj de Poulgoazec, sur la bordoj de la elfluejo de Goyen. Sude de Audierne, estas nur du tre malgrandaj havenoj, tiuj de Pors-Poulhan kaj de Penhors. Saint Guénolé en Penmarc'h, situas sude fine de la golfeto, estas ligita al la grupo de la bigudenaj havenoj (Saint Guénolé, Kérity, Le Guilvinec, Lesconil, Loctudy).

Inter Audierne kaj la pinto de Raz, estas la tre malgrandaj havenoj de Loc'h en Primelin kaj tiu de Bestrée en Plogoff. La mara vojo al la insulo de Sein deiras de Saint Evette, en Esquibien.

La komunumoj de la golfeto estas, de nordo suden : Plogoff, Primelin, Esquibien, Audierne, Plouhinec, Plozévet, Pouldreuzic, Plovan, Tréogat, Tréguennec, Saint Jean-Trolimon, Plomeur, kaj Penmarc'h.

Laŭ fizika vidpunkto, post la roka bordo de Penmarc'h kaj la Pinto de la Torche, kio karakterizas la golfeton de Audierne ĝis Plozévet, tio estas malalta bordo borderita per kordono de rulŝtonetoj[1] longa je ĉirkaŭ 10 km, kun malantaŭa pejzaĝo el dunoj kaj lagoj (malnovaj maraj marĉoj nun senvojaj al la maro) tre malprofundaj, fakte temas pri lagunoj (la plej grava estas Loc'h ar Stang[2], dolĉakva marĉo marais d’eau douce regule inundata dum vintro, kiu estas ankaŭ la transfluejo de la lago de Saint-Vio. La ĉefaj lagoj estas la lagoj de Trunvel[3] (je 50-hektara surfaco), Kergalan, Nérizélec kaj Saint-Vio[4]. La rulŝtona klifo, estiĝinta, lasis malantaŭe humidan areon el marĉoj kaj bordaj lagoj. La marakvo kapablas enfiltriĝi tra la kordono aŭ pasi super ĝi okaze de ŝtormoj aŭ de altaj tajdoj[5]. La naturo estas tie bone konservita[6]. Tamen, fortaj ŝtormoj kelkfoje dispuŝas tiun kordonon de rulŝtonetoj, estiganta kiel en 1717, 1965 kaj 1979, marakvajn inundojn damaĝajn al la flaŭro kaj faŭno de la kanejoj, eĉ se, kun la tempo, la kordono reformiĝas[7].

De Plozévet ĝis Plouhinec, la plaĝoj kaj la klifoj alternas. Post Audierne, la alteco de la klifoj grade altiĝas, por atingi la rimarkindan pinton de Raz, plilongigitan per la rifoj de la ŝoseo de Sein. La plej sovaĝa parto, kiu estas ankaŭ la plej fragila, estas la suda parto inter Plovan kaj la pinto de Pors Carn.


Precipe en Tréguennec kadre de Organizaĵo Todt dum la dua mondmilito, la rulŝtonetoj estis deprenitaj por la konstruado de la bunkroj de la Atlantika muro[8]. La deprenoj daŭris dum 3 jaroj kun 6 trajnoj ĉiutage de la laŭspeciga uzino de Tréguennec, sed la ekspluatado daŭris dum la unuaj postmilitaj jardekoj ĝis en 1968.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Tradicio asertas ke Notre-Dame de Penhors, en Pouldreuzic, en unu nokto starigis tiun rulŝtonetan muron, loke nomata Ero Vili, por eviti al la ŝipoj allogiĝi al la lagoj
  2. Por ebligi agrikulturan uzon, drenreto farita por reguligi la akvon printempe, funkcii de 1948 ĝis 1966, sed estis forlasita poste. Forlasita de agrikulturo, la marĉo nun travivas vintrajn inundojn kaj estas kolonita per plantoj kiaj molinio, choin, ktp.
  3. http://www.life-moule-perliere.org/l-etang-de-trunvel.php
  4. http://www.othpb.com/fr/decouverte/en-pleine-nature/les-etangs-et-marais.html
  5. http://www.lepaysbigouden.fr/pages/baie.htm
  6. Ornithomedia
  7. http://fr.topic-topos.com/fontaine-de-saint-alor-treguennec
  8. http://sitenaturel-baiedaudierne.jimdo.com/en-r%C3%A9sum%C3%A9-sur-la-gestion/

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Bruno Bargain, Jacques Henry (et al.), La rousserolle effarvatte en Baie d'Audierne, Société pour l'étude et la protection de la nature en Bretagne, Brest, 2006, 40 p. (numéro spécial de Penn ar bed, N°196, mars 2006)
  • Gilles Bernard (texte) et Marc Sambi (phot.), Les ligneurs de la pointe de Bretagne : pêcheurs de l'extrême, Éd. Ouest France, Rennes, 2005, 115 p. (ISBN 2-7373-3756-9)
  • Isabelle Gabelotaud, Détermination de la rugosité et comparaison avec la nature du fond : application à la Baie d'Audierne, Finistère, Service hydrographique et océanographique de la marine, Brest, 1996, 65 p.
  • P. R. Giot, « La dune ancienne de la baie d'Audierne », in Norois (Caen), 1998, vol. 45, N°179, p. 487-494
  • Groupe Toscane, Vent et état de la mer dans la baie d'Audierne : Campagne Toscane T, février-mars 1985, Institut français de recherche pour l'exploitation de la mer, Brest, 1986, 107 p.
  • A. Guilcher, « Remarques sur l'âge des cordons de galets anciens de la Baie d'Audierne », in Bulletin de l'Association française pour l'étude du quaternaire, 1983, vol. 4, N°12, p. 205-206
  • B. Hallegouet, C. Meur et M. Tanguy, « Évolution du littoral de la baie d'Audierne (Finistère) : la brèche de Trunvel », in Bulletin du Centre de géomorphologie de Caen, 1989, N°36, p. 13-16
  • Hervé Jaouen, Les ciels de la baie d'Audierne, Pocket, 2008, 343 p. (ISBN 9782266168922) (fiction)
  • J. de Poulpiquet, « Étude magnétique et sismique du massif basique et ultrabasique de la Baie d'Audierne (Massif armoricain) », in Géologie de la France, 1988, N°4, p. 11-22
  • Anne Saint-Requier, La Baie d'Audierne : étude de morphologie et de sédimentologie sous-marine, Université de Paris, 1970, 223 p. (thèse de 3e cycle)
  • Bernard Berrou Un Passager dans la baie, La Part Commune, 2005

Eksteraj ligilojRedakti