Braggio

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Golva)
Braggio
Blazono de Braggio
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Komunumaro Calanca
Koordinatoj  46° 18′ 0″ N 9° 7′ 30″ O / 46.30000 °N, 9.12500 °O / 46.30000; 9.12500 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 0″ N 9° 7′ 30″ O / 46.30000 °N, 9.12500 °O / 46.30000; 9.12500 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 6,91 km²
Alteco 1298 m super marnivelo
Poŝtkodo 6544
Komunumkodo 3803
Mapo de Braggio

Pri la komunumo redakti

Braggio estas komunumo de la komunumaro Calanca kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 64 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

La vilaĝetoj de la komunumo Braggio situas sur teraso 500 metrojn super la valfundo ĉe la orienta flanko de la Valo de Calanca. La komunumo konsistas el la ĉefsetlejo Stabbio, Mezzana, Golva, Refontana, Aira, Niaddi, Cürach kaj Mondent. La okcidentan limon de la komunumo formas la rivero Calancasca. En oriento la limon formas la montoj Piz de la Molera (sur kies kulmino sur alteco de 2603 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo) kaj Rifugio (kun alteco de 2247 m s.m.).

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Braggio limas en nordo al Selma, en oriento al Santa Maria in Calanca, en sudo al Buseno, kaj en okcidento al Arvigo.

Trafiko redakti

La komunumo Bragĝio situas komplete flanke de la trafikvojoj. Ĝi atingeblas nur per tre mallarĝa vojo ek de Cauco kaj per aertelfero de Arvigo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Braggio datiĝas el la jaro 1419 kiel Bragio. Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Braĝio estis duondegano de la komunumo Calanca. Per la administracia reformo ĝi fariĝis memstara politika komunumo de la komunumaro Calanca en la distrikto Moësa. La pastra preĝejo Sankta Bartolomeo, kiu kune kun la tombejo estis konsekrtia en la jaro 1633estis la unuan fojon menciita en la jaro 1611. La lernejo de la komunumo estis fermita en la jaro 1973 kaj nuntempe servas kiel junulargastejo. Ekonomie la komunumo dum longa tempo vivis de kontribuoj de formigrintoj kaj de alpopaŝtado.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti