Distrikto Gorj
distrikto (rumane județ) en Rumanio
(Alidirektita el Gorj)
Gorj [gorĵ] estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. Ĝia ĉefurbo estas Târgu Jiu. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 314 685 loĝantoj sur areo de 5 602 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 56 loĝantoj/km².
Distrikto Gorj | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Târgu Jiu |
Regiono | Valaĥio |
mallonge | GJ |
Telefono | +40×53... |
Areo |
5 602 km² (21-a rango) |
Loĝantaro | 314 685 (stato de 2021, 27-a rango) |
Loĝdenso | 56/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Najbaroj: oriente: distrikto Vâlcea; sud-oriente: distrikto Dolj; sud-okcidente: distrikto Mehedinți; okcidente: distrikto Caraș-Severin; norde: distrikto Hunedoara.
La nomo Gorj devenas de la slava gor- (monta, alta), samkiel la nomo de la najbara distrikto Dolj devenas de dol- (vala, malalta).
En Gorj estas du municipoj: La ĉefurbo Târgu Jiu kaj Motru. Grava urbo estas Târgu Cărbunești.