Graflando Provenco

(Alidirektita el Graflando Provence)
Ne konfuzu kun Markizlando Provenco kaj Duklando Provenco.

La graflando Provenco (france Comté de Provence, okcitane Comtat de Provença) estis malnova teritoria princlando situanta oriente de la delto de riverego Rodano.

Graflando Provenco
Plena origina nomo:
france Comté de Provence
okcitane 
Comtat de Provença'
 Lotaringio 9471790 graflando Nico 
Bouches-du-Rhône 
Var (departemento) 
Vaucluse 
Alpes-de-Haute-Provence 

Blazono de la anĵua Provenco

Blazono de la anĵua Provenco
comté (France) • reĝlando
Geografio
Provenco ĝis 1125, dividita en graflando kaj markizlando Provenco kaj graflando Forcalquier
Provenco ĝis 1125, dividita en graflando kaj markizlando Provenco kaj graflando Forcalquier
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Lotaringio Lotaringio
Postsekvaj ŝtatoj:
graflando Nico graflando Nico
Bouches-du-Rhône Bouches-du-Rhône
Var (departemento) Var (departemento)
Vaucluse Vaucluse
Alpes-de-Haute-Provence Alpes-de-Haute-Provence
Elstaraj historiaj eventoj
947 Boson la 2-a, grafo de Arles
1125 Divido inter graflando kaj markizlando Provenco
1246 Eniro en la Familio Anĵuo-Sicilio
1388 Dono de Nico al Savojo
1481 Testamentado al Ludoviko la 11-a
1487 Porĉiama unuiĝo kun la reĝlando Francio
1790 Dissolvo de la institucioj de la provinco
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Historio de la graflando Provenco redakti

La graflando Provenco estis unu el la grandaj feŭdoj de la reĝlando Burgonjo. En 947, Boson de Arles, grafo de Arles estis investita grafo de Provenco. je lia morto, liaj du filoj - Vilhelmo alinomata la liberigisto kaj Rotboaldo - sendivide regis la graflandon, sendivido konservita de iliaj idoj. La branĉo de Vilhelmo donis la grafojn de Provenco, tiu de Rotboaldo donis, ekde 1054 la grafojn de Forcalquier kaj la markizojn de Provenco.

En 972, sekve de la forkapto de Maïeul de Cluny, abato de Cluny, Vilhelmo la 1-a kaj Rotboaldo, helpe de provencaj senjoroj kaj de la markizo de Turin, liberigis Provencon de la saracenoj kiuj, de la fortreso de Fraxinet, prirabis la regionon.

Rudolfo la 3-a (Burgonjo) ne havis heredanton, li elektis Konradon la 2-an, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kiel heredanton. je lia morto en 1032 le reĝlando de Burgonjo - kaj kun ĝi la reĝlando Arles, al kiu apartenis la graflando Provenco - estis alligita al la Sankta Romia Imperio.

En 1019, Emma, grafino de Provenco, edziniĝis al Vilhelmo Taillefer, grafo de Tuluzo, transdonante la rajtojn de la familio Rotboaldo al la domo Tuluzo. La titolo markizo de Provenco definitive pasiĝis al tiu domo ekde 1093. En 1112, Douce de Provenco, heredintino de la rajtoj de familio Vilhelmo, edziniĝis al Raimond-Bérenger la 3-a, grafo de Barcelono, kiu fariĝis Raimond-Bérenger la 1-a de Provenco. La domoj Tuluzo kaj Barcelono ekkverelis pri la markizlando.

En 1382, je la morto de reĝino Johana, finiĝis la 1-a kapetida domo Anĵuo. Johanina adoptis Ludovikon la 1-an de Anĵuo, filo de la reĝo de Francio Johano la 2-a la Bona, tiel fondante la duan kapetidan domon Anĵuo-Provenco. La kapto kaj la morto de la reĝino Johana estigis perturban periodon kun opono de la favorantaj al la dua domo Anĵuo-Provenco al la favorantoj al Karlo de Durazzo, el la 1-a domo Anĵuo-Provenco, kies favorantoj konsistigis la unuiĝon de Aix (1382-1387). La malvenko, precipe politika, de Charles de Durazzo definitive starigis la duan dinastion de Anĵuo sur la graflando Provenco (1387).

La dua kapetida domo Anjou-Provenco donis, aparte, la faman Bonan Reĝon Renato. Karlo la 3-a de Maine testamentis Provencon, je sia morto en decembro 1481, al la reĝo de Francio Ludoviko la 11-a. La 15-a de januaro 1482, la ĝenerala Asembleo de Provenco aprobis dokumenton konsistanta el 53 artikoloj, ofte malbone nomita "provenca konstitucio", kiu faris de Ludoviko la 11-a la grafon de Provenco kaj proklamis unuiĝon de Francio kaj Provenco « kiel ĉefa parto kaj aliancano de ĉefa parto». Karlo la 8-a ekreĝis post Ludoviko la 11-a en 1483 kaj, en 1486, la ĝenerala Asembleo de Provenco petis de li porĉiaman unuiĝon, konsentitan al la reĝo de Francio per leteroj redaktitaj en oktobro 1486 kaj sciigitaj al la ĝenerala Asembleo en aprilo 1487[1],[2].

Historia evoluo de la graflando Provenco redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Historio de Provenco, eld. "PUF", 1987, paĝoj 50 ĝis 52
  2. Historio de Provenco, eld. "Privat", 1990, paĝoj 219 ĝis 222