Granda Ameriko (ĉeĥe: Velká Amerika), ankaŭ nomata Východní lomlom Východ, estas kalkoŝtona minejo sur teritorio de kampurbo Karlštejn en distrikto Beroun en Mezbohemia regiono en Ĉeĥio. Ĝi estas el la plej grandaj el grupo de ĉi tieaj minejoj. La grandeco de la minejo estas proksimume 750×150 metroj. La profundo de la minejo estas indikata en dislimiĝo 67 ĝis 80 m. La fundo estas en supermara alteco 322 m. (la 6-a min-etaĝo), dum kio neniu alia minejo en la grupo ne atingas ĝis tiu ĉi etaĝo.

Granda Ameriko
inundigita minejo
Granda Ameriko
Oficiala nomo: Velká Amerika
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Historia regiono Bohemio
Parto de Ameriko
Karsto Bohemia karsto
Situo Granda Ameriko
 - alteco 355 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 34″ N 14° 11′ 55″ O / 49.95944 °N, 14.19861 °O / 49.95944; 14.19861 (mapo)
Longo 750 m
Larĝo 150 m
Maks. profundo 13 m
Plej facila aliro el Mořina
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Tipo inundigita minejo
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Velká Amerika
Portalo pri Ĉeĥio

Ĝis supermara alteco 335 m (la 5-a min-etaĝo, la okcidenta duono de minejo) la minejo estas inundigita de senelireja lago.

En la orienta, pli alte situanta kaj tial neinundigita parto homoj kunmetas el ŝtonoj diversajn bildojn kaj surskribojn, tial oni nomas tiun ĉi parton "Bildarejo".

La minejo kreas impozan kanjonon kaj ĝi estas elserĉata turisma loko. Estis ĉi tie filmitaj ĉeĥaj filmoj, ekz.Cesta na jihozápad (1989), Limonádový Joe, Malá mořská víla, Micimutr, Vrah skrývá tvář (Murdisto kaŝas sian vizaĝon) kaj pluaj.

Turisma eluzo redakti

Alveno rekte en la minejon kaj en nesekurigitajn lokojn nek senpere al ties randoj ne estas permesita kaj administrado de la minejoj ĉi tie batalas kontraŭ kontraŭleĝaj vizitantoj, kiuj nerespektas malpermesigajn tabulojn, superas barilojn kaj eluzas la lagon por refreŝigado aŭ por nepermesitaj esploroj. Ripetite ĉi tie dum similaj vizitoj okazis gravaj lezoj. El la orienta parto kondukas de proksima ŝoseo deglitvojo, kiu per mallonga tunelo ebligas enveturon en la minejon; en la komenco de tunelo estas pordego, kiu estas daŭre ŝlosita.

Sed la minejo komencis esti al la turisma intereso akomodata. Ĉe la orienta fino de la minejo estas nuntempe parkumejo. Proksimume ekde la jaro 2008 kondukas laŭlonge laŭ la norda rando de la minejo flave markita turisma vojo   n-ro 6161 por piedirantoj kun kelke da belvidaj plataĵoj, kiu al la orienta fino venas de municipo Mořina kaj ekde la okcidenta fino ĝi daŭrigas al minejo Meksiko kaj laŭlonge la minejoj de la okcidenta sistemo poste direkte al Karlštejn.

Proksime de la orienta rando de la minejo kondukas ŝoseo el Mořina al vojkruciĝo inter Bubovice kaj Kozolupy. Sur tiu ĉi ŝoseo traveturas kelke da komunikiloj de linio 311 de Praga integra transporto, proksime de la minejo estas haltejo "Mořina, odb. lom".

Pliaj fotoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti