Guttet-Feschel

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Grechmatte)

Guttet-Feschel estas komunumo en la distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 439 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Guttet-Feschel
Blazono de Guttet-Feschel
Blazono de Guttet-Feschel
Blazono de Guttet-Feschel
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Leuk
Koordinatoj  46° 19′ 37″ N 7° 39′ 54″ O / 46.32694 °N, 7.66500 °O / 46.32694; 7.66500 (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 37″ N 7° 39′ 54″ O / 46.32694 °N, 7.66500 °O / 46.32694; 7.66500 (mapo)
Areo 10,51 km²
Alteco 1345 m super marnivelo
Poŝtkodo 3956
Komunumkodo 6117
Mapo de Guttet-Feschel
Mapo de Guttet-Feschel
Situa mapo de Guttet-Feschel
vdr

Geografio redakti

La komunumo Guttet-Feschel situas en la suba parto de la Supra Valezo ĉe la norda flanko de la valo de Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Guttet kaj Feschel, kaj la setlejoj Wiler, Grechmatte kaj Oberu.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,51 km², de kiuj 23,1% estas kovritaj de arbaro, 18,6% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Guttet-Feschel limas en nordo al Leukerbad, en nordnordoriento al Ferden, en oriento al Gampel-Bratsch, en sudo al Leuk, kaj en okcidento al Albinen.

Trafiko redakti

Guttet-Feschel situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas du flankaj vojoj de Leuk. Pere de poŝtaŭtolinio de Leuk al Guttet la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo Guttet-Feschel estiĝis en la jaro 2000 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Guttet kaj Feschel.[3]

La unua dokumenta mencio de Guttet datiĝas el la jaro 1261 kiel gottet. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Guttet apartenis al la Triono Von Zuben de la Valeza Dekono Leuk.[4]

La unua dokumenta mencio de Feschel datiĝas el la jaro 1267 kiel Vexli kaj Veselli. En la jaro 1580 estis la unuan fojon menciita la paŝtejorajto en Obern-Galm. La Sankt-Miĥaelo-Kapelo estis menciita la unua fojon en la jaro 1499. En la jaro 1699 ĝi estis alikonsekrita al Sankta Antonio. En la jaro 1775 estis kreita la krucvojo. En la jaro 1863 Feschel disiĝis de la paroĥo Leuk kaj partoprenis en 1901 kaj 1902 la konstruadon de Nova preĝejo en Wiler sur la teritorio de la komunumo Guttet, kun kiu ĝis ek de la jaro 1924 formas komunan paroĥon. En la jaro 1969 Feschel kaj Guttet konstruis komunan tombejon kaj en 1972 komunan lernejon. La 8-an de novembro 1904 granda parto de la vilaĝo Feschel estis detruita de inscendio.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti