Riederalp

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Greicheralp)

Riederalp estas komunumo en la distrikto Orienta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 529 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Riederalp
Blazono de Riederalp
Blazono de Riederalp
Blazono de Riederalp
Riederalp
Riederalp
komunumo en Svislando • carfree city • senaŭta loko
Kantono Valezo
Distrikto Orienta Rarono
Koordinatoj  46° 22′ 40″ N 8° 1′ 31″ O / 46.37778 °N, 8.02528 °O / 46.37778; 8.02528 (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 40″ N 8° 1′ 31″ O / 46.37778 °N, 8.02528 °O / 46.37778; 8.02528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 529
Areo 21,04 km²
Alteco 1905 m super marnivelo
Poŝtkodo 3987 Riederalp
3983 Goppisberg, Greich
3986 Ried-Mörel
Komunumkodo 6181
Mapo de Riederalp
Mapo de Riederalp
Situa mapo de Riederalp
vdr

Geografio redakti

La komunumo Riederalp situas en la Supra Valezo sur la norda valflanko kaj etendiĝas en nordo ĝis al la Aleĉ-Glaĉero. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Riederalp, Golmü, Goppisberg, Greich, Greicheralp kaj Ried-Mörel.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,04 km², de kiuj 39,4% estas kovritaj de arbaro, 27,6% servas por agrikulturo kaj 3,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Riederalp limas en okcidetno kaj nordo al Naters, en oriento al Betten en sudoriento al Mörel-Filet, en sudo al Termen, kaj en sudokcidento Bitsch.

Trafiko redakti

La komunumo Riederalp situas komplete flanke de la trafikvojoj. Neniu veturebla vojo kondukas al la komunumo, kiu atingeblas nur piede aŭ per aertelfero de Mörel. la 14-an de decembro 1996 sur de la seĝtelferoj de Riederalp okazis akcidento. Pro rompiĝinta radtenilo pluraj kabinoj tuŝis la plankon, kio kaŭzis la morton de unun pasaĝero kaj vundis 18 personojn.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ried-Mörel datiĝas el la jaro 1314 kiel de riede.[3] La hodiaŭa komunumo Riederalp kreiĝis la 1-an de novembro 2003 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Gemeinden Goppisberg, Greich kaj Ried-Mörel. En la 2-a duono de la 20-a jarcento la iamaj alpopaŝtejoj disvolviĝis al grava turisma feriloko kun pli ol 4500 hotellitoj, skiliftoj kaj aliaj tursismaj instalaĵoj.[4]

Monda naturheredaĵo redakti

Granda parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti