Griaĵo
Griaĵo estas kaĉo el grio, el malfajne diserigitaj cerealgrenoj, kiel aveno, hordeo, milio, fagopiro, maizo, sekalo aŭ tritiko.
Diversfajna avengrio, malsupre avengrenoj
Griaĵo estas farita kuirinte la grion en akvo, lakto, fruktosuko ktp.
La ruĝa griaĵo ŝatata en Germanio konsistis komence el grio kuirita en fruktosuko, sed ĝi nuntempe enhavas ĉefe ruĝajn fruktojn (ĉerizojn, ribojn, rubusberojn, fragojn, frambojn, ktp.) kies suko estas dikigita de iom da amelo aŭ saguo.