Grizaj Lupoj (turke Bozkurtlar) estas naciisma ekstremdekstra paramilitista organizo ligita al la Partio de la Naciisma Turka Movado (Milliyetçi Hareket Partisi, MHP), fondita de Alparslan Türkeş en 1961. Ĝia oficiala nomo en la turka estas ülkücüler (idealistoj) kaj "Ülkücü Hareket" (Idealisma Movado).

Grizaj Lupoj
Ülkü Ocakları Eğitim ve Kültür Vakfı
organizaĵo
Komenco 1968 vd
Lando(j) Turkio vd
Ideologio

ultranaciismo • tut-tjurkismo • novfaŝismo • Tuttjurkismoantikomunismo • kontraŭŝijaismo • ĉinfobio • kontraŭkurdismo • antisemitismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La nomo "Grizaj Lupoj" venas de antikva tjurka legendo kiu perdiĝas en la komencoj de la tjurkaj popoloj en la stepoj de Centra Azio antaŭ la adoptado de Islamo, laŭ kiu legenda lupvirino nomata Asena savis kaj kondukis al malliberigitaj turkoj al la libereco.

Ili estis akuzitaj pro murdado de alevoj de Turkio en 1978, en la urbo Maraş. Mehmet Ali Ağca, la turko kiu atencis kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-a en 1981, estis simpatianto de tiu naciisma organizo.

En 2004, la Grizaj Lupoj sukcese malpermesis la projekciadon en Turkio de la filmo Ararat de Atom Egoyan, pri la armena genocido kontraŭ laarmenoj far la otomanaj turkoj.

Islamismo redakti

En ĝiaj komencoj, la Grizaj Lupoj ne estis islamisma movado, sed ĝi proklamis revenon al la tjurkaj originoj en la praaj tempoj kiam ili loĝis en la eŭraziaj stepoj ekster ĉiaj eksterlandaj influoj. La religia parto estis pli malfrue adoptita de la MHP kun la celo gajni pliajn voĉdonojn en la centra parto de la nuna Turkio.