Guillaume de Harcigny

Guillaume de Harcigny (1310-1393) estis franca kanonikulo kaj persona kuracisto de Enguerrand la 7-a, Senjoro de Coucy, kiu estis vinprovisto de la reĝo Karlo la 6-a el Francio. Li laŭŝajne enkondukis certajn plantojn kaj spicaĵojn en la eŭropan farmakopeon. Tamen, li renomiĝis ĉar li estis vokita de la reĝo Karlo la 6-a por trakti kun sukceso lian frenezecon.

Guillaume de Harcigny
(1310-1393)
Bildo de la franca reĝo Karlo la 6-a, kiun Guillaume de Harcigny traktis pri frenezeco. Guillaume de Harcigny estis privata kuracisto de Enguerrand la 7-a de Coucy (1340-1397) kaj unu el la plej respektataj kaj erudiciaj en la Francio de la 14-a jarcento.
Bildo de la franca reĝo Karlo la 6-a, kiun Guillaume de Harcigny traktis pri frenezeco. Guillaume de Harcigny estis privata kuracisto de Enguerrand la 7-a de Coucy (1340-1397) kaj unu el la plej respektataj kaj erudiciaj en la Francio de la 14-a jarcento.
Persona informo
Guillaume de Harcigny
Naskiĝo 1310
en Vervins, apud Laono, Francio
Morto 10-a de Julio 1393
en Laono, Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo
Universitato de Kairo
Universitato de Salerno
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li renomiĝis ĉar li traktis la frenezecon de la franca reĝo Karlo la 6-a. Post iom da tempo kiel kanonikulo en la Katedralo de Laono, li studis en la "Medicina Altlernejo de Parizo" kaj tiam li lasis sin influi pri la Medicino de Hipokrato, Galeno kaj Aviceno. Tre june, li faris longan vojaĝon al Sirio kaj Egiptio, tra Palestino, antaŭ ol reiri al Italio. El ĉi-vojaĝo li alportis novajn kuracilojn kaj plantojn el la Mezoriento. Oni povas diri ke li malkovris la terapeŭtikon de la spicaĵoj kaj la virtojn de novaj plantoj. La lasta parto de lia sola verko konata (1368) traktas pri anatomio. Ekzistas granda eblo ke tiu verko estis influata dum lia restado en Italio kaj pri hipoteza pasado tra la "Medicina Altlernejo de Salerno".

La frenezeco de Karlo la 6-a redakti

La 5-an de aŭgusto 1392, returninte el Le Mans, viro emerĝas el nenie kaj defias la reĝon Karlon la 6-an kaj tiu apero ŝajne estas iluzio. Li estis ĉasita de la reĝa gardisto. La incidento falus en forgeso sed iom pli malfrue, la pafo de armilo faligita de soldato ekigas frenezokrizon de la reĝo. Subite la monarko perforte ekatakas ĉiujn ĉirkaŭe per sia glavo kaj per laŭtaj krioj.

Ĉi-tiu krizo de frenezo estis la unua el longa serio, kiun neniu kuracisto sukcesis trakti. Ĉi tiu nekuracebla malsano dumlonge restis mistero. Neniu el la ses kuracistoj de la reĝo venkus tiun problemon. La vinoprovisto de la reĝo, Enguerrand la 6-a, proponas konsulti sian personan kuraciston: Guillaume d'Harcigny. La 92-jara kuracisto ĝuas bonan reputacion en sia regiono kaj Coucy sidas nur kelkajn kilometrojn el Laono.

Okazas ke, tiuepoke, la reĝo havis siajn oficialajn kuracistojn registritajn. La konsulto al ekstermedia kuracisto ĝenerale provokas fortajn protestojn de la "Reĝa Medicina Korpuso". Tamen, la kuracistoj de la reĝo ne faras proteston. La kialo povas eksplikiĝi per diversaj punktoj: tri el la ses kuracistoj de la reĝo estas el Aisne. Guillaume d’Harcigny estis tre maljuna kaj tre eblas ke iuj el tiuj kuracistoj estis liaj disĉiploj, kaj finfine, la sfero de politika influo reprezentita de Enguerrand de Coucy kaj la "Pikarda Lernejo pri Medicino" probable favoris ĉi-escepto de la regulo.

 
Balo de la ardantoj, maskobalo okazinta en la 28-a de januaro 1393, kun la ĉeesto de la franca reĝo Karlo la 6-a, kie drinkemaj ĉeestantoj ekbruligis la vestaĵojn de kelkaj dancistoj por ĝojigi al la frenezaj instinktoj de la ĉeestantaro.

La tiamaj dokumentoj ne permesas scii, kiel okazis la renkontiĝo inter la mense malsana reĝo kaj la maljuna kuracisto, sed verŝajne unu sola konsulto estis farita fine de la jaro 1392. La renkontiĝo okazis en la urbo Krejo, sed por iuj aŭtoroj, tia kia Bernard Guenée (1927-2010), la reĝo estus farinta vojaĝon el Krejo al Coucy en la fortreso de Enguerrand la 6-a, kaj eble de Coucy al Laono renkonte al la kuracisto. La prizorgado estis farita laŭ pluraj etapoj: redukti la febron, restarigi la apetiton kaj fine igi lin dormi.

Tiuj procezoj havis la efikon redukti la frenezecon de la reĝo. La reveno de la reĝo al la rezonkapablo vekis fortan respekton al la kuracisto. Rekompence, la reĝo proponas al li iĝi unu el siaj oficialaj kuracistoj. Pro sia maljunaĝo, Guillaume de Harcigny rifuzis la oferton kaj petas reĝan permeson por resti en Laono. La peto de la kuracisto estis akceptita, akompanata de mil orkronoj kaj kvar ĉevaloj metitaj je lia dispono por permesi ke li venus al la kortego kiam ajn li deziris. La reĝo ankaŭ enskribigas lin en la registron de la oficialaj kuracistoj, kaj tio klarigas la ofta eraro konsideri lin en tiu posteno laŭ la tradicia maniero.[1]

Por eviti ripeton de la frenezatako, Guillaume de Harcigny konsilis al la komandanto de la reĝo forigi la monarkon el ĉia respondeco kaj ajna laboro apud la ministroj kaj alporti al la suvereno multajn distraĵojn. Ĉi-konsilo ne estis sekvita, kaj en junio 1393, la reĝo suferos rean atakon dum sia restado en Abbeville, iom post la morto de Guillaume d’Harcigny.

Busto de la mortinto redakti

La "transio" aŭ reprezentaĵo de lia mortinta korpo estis restaŭrigita en 2003. Per testamento, Guillaume d’Harcigny lasis grandan propraĵon al la Preĝejo de Laono kaj interŝanĝe li petis la faradon de skulpturo unu jaron post sia morto. Origine li sepultiĝis en la Kapelo de la Franciskanoj el Laono. Lia tombo, kiu inkluzivis sarkofagon el nigra marmoro kaj surskribaĵoj en oraj literoj, estis detruita dum la Franca Revolucio. En 1791, lia elterigo estis rajtigita kaj okazis en la katedralo. En 1841, lia korpo kaj lia transio estis elterigita sed la plumbo-kofro enhavanta liajn mortintajn restaĵojn perdiĝis. Nuntempe la transio sidas sur la unua etaĝo al li dediĉita en la Kapelo de la Templanaj Kavaliroj.

Verkaro redakti

Guillaume de Harcigny lasis raporton pri siaj vojaĝoj, unu traktaĵon pri anatomio en la latina, de li mem tradukita en 1368, traktaĵon pri mineralakvo kaj alia traktaĵo pri multekostaj ŝtonoj, Ĉiuj liaj verkoj malaperis post la 18-a jarcento. Alia verko "Receptes et medicines", apartenanta al la Nacia Biblioteko de Turino, portas lian nomon.[2]

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti