Guimba
Guimba estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Nova Ekijo. La loknomo el indiĝena lingvo, kiu estis la procezo hejti molajn argilajn potojn en kavo ĝis ili fariĝos ruĝetaj kaj firmaj.
Guimba | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3115 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 127 653 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 520 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 40′ N, 120° 46′ O (mapo)15.660555555556120.765Koordinatoj: 15° 40′ N, 120° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 37 m [+] | ||
Areo | 245,29 km² (24 529 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guimba, Nueva Ecija [+] | |||
Geografio
redaktiGuimba situas sur ebenaĵo [1]. Tarlakurbo troviĝas 24, Cabanatuan 31, provinca ĉefurbo Palayan 37, Kezonurbo 113, ĉefurbo Manilo 122 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiLa nuna Guimba iam estis pluvarbaro kun neniuj konstantaj homoj, nur foje ĉasistoj vivis tie. La unuaj kamparanoj alvenis en 1865 kaj forhakis la arbojn, poste plantis rizajn semojn. De tiam la rizo fariĝis la ĉefa agrikulturaĵo en la areo eĉ en la 20-a jarcento. Guimba estis oficiale fondita en 1897. Inter 1942-1945 japana dominado okazis. La malnova urbodomo estis konstruita dum la usona erao, la nova en 2006. Guimba ricevis la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en la malfruaj 2000-aj jaroj.
Ekonomio
redaktiGuimba restis plu agrikultura urbo, sed nuntempe aperis la loka manfarada okupiĝo kaj iomete la komerco.
Religio
redaktiPlej granda parto de la loĝantaro estas katolikoj, dum aliaj religioj kiel metodistoj, adventistoj eĉ Islamo kaj aliaj ankaŭ ekzistas.
Trafiko
redaktiGuimba estas atingebla per traira ĉefvojo kaj flankovojoj. La iama stacidomo nun estas ruino.
Klimato
redaktiLa klimato de Guimba estas klasifikita kiel tropika, tamen malpli da pluvo falas, nur jare po 593 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte. La temperaturo varias inter 22-30 °C.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
- monumento
- horloĝa tureto
Famuloj
redaktiEn Guimba naskiĝis episkopo Alberto Ramento
Fontoj
redakti- WikiTrans
-
Horloĝa tureto
-
Monumento
-
Juĝejo
-
Vendejego