Gurghiu

vilaĝo en Rumanio

Gurghiu [gurgiu] (hungare Görgényszentimre [gorgenjsentimre], germane: Görgen) estas komunumo en Rumanio oriente de Reghin. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Adrian, Orșova , Glăjerie, Cașva, Comori, Fundoaia, Larga, Orșova-Pădure kaj Păuloaia.

Gurghiu en Mureș
Gurghiu
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
Alinome Görgényszentimre (hungare), Görgen (germane)
Iama hungara departemento Maros-Torda
Situo 46° 46′ N, 24° 51′ O (mapo)46.77194444444424.857222222222Koordinatoj: 46° 46′ N, 24° 51′ O (mapo)
Gurghiu (Rumanio)
Gurghiu (Rumanio)
DMS
Alto super maro 424 m
Poŝtkodo 547295
Loĝantaro
– komunumo 6.091 (en 2011)
– vilaĝo 1,992 (en 2011; 2004 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 117328
vdr

Situo redakti

La komunumo Gurghiu konsistas el du "brakoj", kiuj eliras sud-orienten kaj nord-orienten de la vilaĝo Gurghiu kaj sekvas la valojn de la riveroj Gurghiu kaj Glăjărie (Valea Glăjăriei). Inter tiuj du brakoj situas la komunumoj Hodac kaj Ibănești.

La komunuma vojo DJ153C ligas Gurghiu al Reghin, 10 km okcidente, al Ibănești, 6 km oriente, kaj eĉ al Ditrău, 50 km oriente en la najbara distrikto Harghita.

Loĝantaro redakti

En 1910 Görgényszentimre havis 1 817 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 2 062 (rumanoj, 17 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1453. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Maros-Torda. Ĝi estas hungara popolarta centro.

Historio redakti

Sur la monto super la komunumo staras la ruinoj de fortikaĵo konstruita dum la Árpád-dinastio. En la 18-a jarcento funkciis en la komunumo papermuelejo kaj porcelanfarejo. En la 17-a jarcento konstruiĝis kastelo, kiun la hungara ŝtato donacis en 1881 al Rudolfo Habsburg, tronheredanto. Li transformigis ĝin en ĉaskastelon. Pli malfrue la kastelo estis la propraĵo de la rumanaj reĝoj. En ĝi hodiaŭ funkcias arbarlernejo kaj ĉasmuzeo.

Fonto redakti

Komunumoj pri Szentimre (= Sankta Emeriko) en Hungara reĝlando redakti

Csíkszentimre Görgényszentimre Hegyközszentimre Marosszentimre Nyárádszentimre
Pestszentimre Radácsszentimre Soltszentimre Szentimrefalva Tiszaszentimre

Gravaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti