Gustaw Zieliński

Gustaw Zieliński (naskiĝinta la 1-an de januaro 1809 en Strzelno-Markowice, mortinta la 23-an de novembro 1881 en Skępe) estis pola verkisto.

Gustaw Zieliński
POL Gustaw Zieliński.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1809 (1809-01-01)
en Markowice, Kuyavian-Pomeranian Voivodeship
Morto 23-an de novembro 1881 (1881-11-23) (72-jara)
en Skępe
Lingvoj pola
Ŝtataneco Kongresa PollandoPollando
Familio
Patro Q11792844
Okupo
Okupo aŭtoroverkisto • poeto
Information icon.svg
vdr
Gustaw Zieliński

VivoRedakti

Estante filo de generalo en la armeo de Tadeusz Kościuszko li frekventis la lernejon de la piaristoj en Varsovio kaj poste la provinclernejon en Płock. Inter 1827 kaj 1830 li studis jursciencon ĉe la Universitato de Varsovio. Li partoprenis la Novembran ribelon kaj plialtrangigis post la Batalo de Varsovio je oficireco. Poste li marŝis kun la armeo de generalo Maciej Rybiński al Prusio.

Post amnestio li revenis en Polujon kaj luprenis farmbienon en Kierż. Tie ĉi komenciĝis liaj aŭtoraj agadoj. Pro kontaktoj kun la partizanaro de Adam Zawisza li arestitis kaj deportitis al Tobolsk, poste al Iszym. En 1842 li revenis patrujen kaj transprenis la administradon de la propra kaj de la onklaj bienoj. Krome li aniĝis al la Literatura rondo de Varsovio kaj iĝis en la 1848-a jaro eldonisto de Biblioteka Warszawska.

Kun Ludwik Norwid li vojaĝos en 1847 al Parizo kaj Italujo. En 1858 li membriĝis al Towarzystwo Rolnicze, societo priagrikultura. Dum la Januara ribelo en 1863–64, kiun li ne ŝatis, li forlasis Polujon. Poste li kolektis multajn librojn kiuj iĝis la fundamento de la altvalora biblioteko Towarzystwo Naukowe w Toruniu en Toruń. En 1879 li vizitis Teofil Lenartowicz en Florenco.

Zieliński verkis artikolojn por la Enciklopedio de Samuel Orgelbrand kaj agrikultura fakenciklopedio. Lia plej grava literatura verko estas la poemo Kirgiz eldonite en 1842 kaj tradukote en la lingvojn rusa, germana, ĉeĥa, itala, angla kaj kazaĥa. Jen aliaj verkoj: Samobójca (1835), Stepy (1856), la teatraĵo Czarnoksiężnik Twardowski (1856) kaj la postmorte publikigita romano Manuela.

FontoRedakti