Gusztáv Báger
Gusztáv Báger [gustAv], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Báger Gusztáv estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto, poeto.
Gusztáv Báger | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1938 (85-jaraĝa) en Csörötnek |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto (1957–1961) ![]() |
Okupo | |
Okupo | poeto ekonomikisto ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4c/Guszt%C3%A1v_B%C3%A1ger.png/220px-Guszt%C3%A1v_B%C3%A1ger.png)
Gusztáv Báger[1] naskiĝis la 12-an de septembro 1938 en Csörötnek.
Biografio
redaktiGusztáv Báger akiris ekonomikistan diplomon en Universitato Károly Marx en 1961. Post la diplomo li estis asistanto en la universitato, inter 1965-1975 li laboris en instituto, poste li revenis al la universitato jam kiel docento. Inter 1981-1990 li havis postenon en ŝtata oficejo, poste en pluraj bankoj. Inter 2000-2011 li instruis en Altlernejo de Szolnok, ekde 2003 ankaŭ en Katolika Universitato Péter Pázmány. Li kandidatiĝis (CSc) en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 2000. Li estis ankaŭ konata poeto kaj li ricevis premiojn en 2007 kaj 2012.
Ekonomiaj kontribuoj
redakti- Gazdasági kormányzás (kun Péter Ákos Bod, 2008)
- Magyarország integrációja a nemzetközi pénzügyi intézményekbe (2011)
- Korrupció (2012)
Elektitaj literaturaj kontribuoj
redakti- Örök párbeszéd (1996)
- A tükör éle (2005)
- Edzésterv. Új versek (novaj poemoj, 2014)
- Napharang (2018)