Malfermi la ĉefan menuon

Gusztáv Emich [gustAv emiĥ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Emich Gusztáv estis hungara zoologo, parlamentano, eldonisto. Lia nobela antaŭnomo estis emőkei.

Gusztáv Emich
Gusztáv Emich

Gusztáv Emich [1] naskiĝis la 5-an de marto 1843 en Pest (urbo). Li mortis la 29-an de junio 1911 en Fiume (nuntempa Rijeka en Kroatio).

BiografioRedakti

Gusztáv Emich frekventis maristan akademion inter 1856-1858, poste li lernis juron kaj filozofion en Lejpcigo, fine li studvojaĝis longe en Germana Regno, Italio, Francio, Grekio. Inter 1865-1867 li laboris en la familia eldonejo. En 1868 li eklaboris en la ministerio. Post 2 jaroj li ricevis la titolon "imperiestra kaj reĝa tablisto". Inter 1884 kaj 1892 li estis parlamentano. En 1885 li fondis tutlandan ĝardenistan societon, sed tiutempe li okupiĝis ankaŭ pri la eldonejo.

Elektitaj librojRedakti

  • A könyvnyomdászat története Magyarországon (Historio de la presado en Hungario), (1860)
  • A kis lepkegyűjtő (La malgranda papiliokolektanto), (1868, 2008)
  • Jelentés a phylloxeraügy tanulmányozása végett Stajer-, Olasz- és Francziaországban tett útról (1880)
  • A mező- és kertgazdaságra káros rovarok : A gazdasági rovartan kézikönyve (1899)

FontojRedakti