Gusztáv Faller (1892)

Gusztáv Faller [gustAv faler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Faller Gusztáv estis hungara inĝeniero.

Gusztáv Faller
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1892 (1892-02-23)
en Štiavnické Bane
Morto 22-an de julio 1968 (1968-07-22) (76-jaraĝa)
en Vác
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Károly Faller
Okupo
Okupo mininĝeniero
vdr

Gusztáv Faller [1] Arkivigite je 2013-05-20 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 23-an de februaro 1892 en Hungara reĝlando en Hegybánya (nuntempa Štiavnické Bane en Slovakio). Li mortis la 22-an de julio 1968 en Vác.

Biografio redakti

Gusztáv Faller akiris inĝenieran diplomon en minada kaj metalurgia altlernejo de Selmecbánya en 1914. Li estis soldato dum la 1-a mondmilito. En 1919 li eklaboris en esplora firmao pri tergasoj. Ekde ĐĐ1938]] li havis postenon en la industria ministerio, sed li ankaŭ tie okupiĝis pri esploro de tergasoj kaj naftoj. Lia stabo trovis ne nur gasojn kaj naftojn, sed ankaŭ termalajn akvojn (ekzemple en Hajdúszoboszló kun 78 °C). Li pensiuliĝis en 1958, lastfoje li esploris karbonon en Komló.

Fontoj redakti