Gyód [djOd], kroate Đoda [djoda], germane Jood estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs.

Blazono de Gyód

Bazaj informoj

redakti

Gyód situas en valo, fine de sakovojo. Kozármisleny troviĝas je 12, Pécs 13, Szentlőrinc 19, Harkány 21, Siklós 22 km-oj.

Historio

redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1511 laŭ tiama hungara ortografio "Gyod". Dum la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio kaj fine de la erao senhomiĝis. En la 18-a jarcento germanoj refondis la komunumon. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 la germanoj havis 4 %-ojn, sed ankaŭ ciganoj vivas en Gyód.

En Gyód migra poŝto servas.

Vidindaĵoj

redakti