György Ádám (advokato)

György Ádám [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ádám György estis hungara advokato, altlerneja instruisto, policano.

György Ádám
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de septembro 1921(nun 1921-09-27)
en Budapeŝto
Morto la 18-an de junio 2011
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo pledadvokato • policisto • filozofo
vdr

György Ádám[1] naskiĝis la 27-an de septembro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de junio 2011 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Ádám devenis el juda familio. Li maturiĝis en elektra mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1940, inter 1942-1945 li estis trudlaboristo. Liberiĝinta li tuj aliĝis al la komunistoj, inter 1945–1949 li estis policano pri ekonomiaj krimoj. Li akiris juran diplometon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1948 (li doktoriĝis nur en 1957). Li instruis en la polica akademio inter 1948–1951 kaj 1956–1962. En 1951 li estis viktimo de la politika purigado, poste li faris jurajn laborojn en diversaj laborejoj. Depost la hungara revolucio de 1956 li estis fidelulo de János Kádár, eĉ li ricevis memormmedalon en 1957. Li instruis filozofion en la Hungara Socialista Laborista Partio inter 1960–1988. Li instruis ankaŭ en Medicina Universitato de Budapeŝto kiel lektoro (1964–1975), docento (1975–1988), profesoro (1988–1991). Li instruis ankaŭ en Muzikakademio Ferenc Liszt (1982–1988). Intertempe li kandidatiĝis (1974) kaj doktoriĝis (1987) ĉe Hungara Scienca Akademio. En 1991 li pensiuliĝis, sed poste li malfermis advokatan atelieron, kie li okupiĝis pri viktimoj de kuracistaj eraroj. Li ekinstruis ankaŭ en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Li ricevis memormedalojn inter 1952-1980. Li edziĝis en 1945, post 2 jaroj lia edzino naskis filon.

Liaj disertaĵoj redakti

  • „A felelősség megállapításának rendje” (1975)
  • „Az orvosetika alapproblémája egy speciális vonatkozás tükrében” (1986)
  • The Legal Judgement of the Gratulity for Doctors in Hungary. (Acta Juridica, 1986. 1-2.)
  • Az „orvosi hálapénz” büntetőjogi megítélése. (Jogtudományi Közlöny, 1988. 9.)
  • Adóztatás után. Még egyszer az orvosi hálapénzről. (Bp., Magvető Könyvkiadó, 1989)
  • Az Orvosi Kamara története. 1–16. (Orvosegyetem, 1989)
  • Ethics and Genetics in Hungary. Czeizel Endrével. (Ethics and Human Genetics. Berlin–New York–Tokyo, 1989)
  • Egészségügyi jogi kézikönyv. Szerk., összeáll. (Bp., Közgazdasági és Jogi Könyvkiadó, 1990)

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A tévedés értékelése a büntetőjogban (1959)
  • A jogtalan használat bűntettével összefüggő néhány jogalkalmazási kérdés (1965)
  • A személyiség védelme és az emberen végezhető kísérlet viszonya. Az emberkísérlet paradoxonai. (1976)
  • The Legal Judgement of the Gratulity for Doctors in Hungary (1986)
  • Orvosi műhiba – rendőrségi eljárás (1997)
  • Egységes és kétséges igazságszolgáltatás (2005)

Fontoj redakti

Referencoj redakti