György Bárdossy [djordj bArdoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdossy György estas hungara geologo, geokemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998), membro de Kroata Scienca Akademio (1991). Lia filo estas András Bárdossy.

György Bárdossy [1] naskiĝis la 17-an de novembro 1925 en Szombathely. Li mortis la 15-an de aprilo 2013 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Bárdossy frekventis gimnazion en Kőszeg, poste li tuj soldatiĝis en 1943, fine li estis militkaptito en Sovetunio. Li hejmenvenis en 1947, poste li akiris geologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en Budapeŝto en 1951. Post la diplomo li komencis labori en entrepreno pri baŭksitoj, kiu estis ege grava por la tiutempa Hungario. En 1957 li ekhavis postenon en la ŝtata geologia instituto. Baldaŭe li laboris en similaj institutoj. Li emeritiĝis en 1985. En 1965 kaj 1985 li estis gastoprofesoro en Francio. Li partoprenis en malkovroj de baŭksitoj en Sud-Afriko kaj Sud-Ameriko. Li ekinstruis en ELTE en 1991. Li ricevis 6 premiojn inter 1980-2006.

Verkaro (elekto) redakti

  • A magyar baŭit geokémiai vizsgálata (Geokemia analizo de la hungara baŭksito) (1961)
  • Sur la composition et la genese des baŭites de la Hongrie (1962)
  • Baŭite Formation and Plate Tectonics (1973)
  • Általános földtan (Ĝenerala geologio) (1975) - universitata lernolibro
  • Lateritic Baŭites (1990) - ankaŭ ĉine
  • Amit a cunamikról és okairól tudunk (Kion ni scias pri cunamoj kaj ties kaŭzoj) (2006)

Fontoj redakti