György Csanádi (juristo)

biografio pri hungara juristo

György Csanádi [djordj ĉanAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csanádi György estis hungara juristo, altlerneja instruisto.

György Csanádi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1917 (1917-08-29)
en Budapeŝto
Morto 7-an de septembro 1986 (1986-09-07) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

György Csanádi[1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1917 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de septembro 1986 en Budapeŝto (laŭ alia informo la mortodato estas la 7-a).

Biografio redakti

György Csanádi maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1935, post kvar jaroj li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Post la diplomo li havis neinstruan postenon samloke ĉe Károly Szladits, sed inter 1942-1944 li estis trudlaboristo. Post la mondomilito li estis prokuroro aŭ jurkonsilisto kaj en 1946 li akiris juĝistan-advokatan diplomon. Inter 1949-1951 li estis institutestro, sed ekde 1950 li ankaŭ instruis en Hungara Ekonomia Universitato, kie li estis docento (1952–1966), profesoro (1966–1985). Li estis ankaŭ katedrestro. Intertempe en 1957 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li estis tre aktiva dum prilaborado de la nova ekonomia mekanismo. Li pensiuliĝis en 1986.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Jogi személyek, bérlet, pénztartozás, kölcsön, kamat (1941)
  • Új feladatok a kereskedelmi jogban (1948)
  • Jogi ismeretek (mezlerneja lernolibro, 1951)
  • Jogi ismeretek. 2. (studenta lernolibro, 1951, denove inter 1952–1959)
  • Polgári jog (studenta lernolibro, 1958)
  • A megbízási jogviszony egyes kérdései (monografio kaj disertaĵo, 1959)
  • Polgári jog. I–II. köt. (studenta lernolibro, 1960, 7-a eldono en 1984)
  • Das Eigentumsrecht im ungarischen Zivilgesetzbuch (1963)
  • Munkajog (studenta lernolibro, 1975)
  • Le statut juridique des enterprises en Hongrie (1981)
  • Polgári jog (tralaboro, 1992)

Fontoj redakti

Referencoj redakti