Károly Szladits [kAroj sladiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szladits Károly estis hungara juristo, profesoro, membro (korespondanta en 1932, ordinara en 1943) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis dunaszerdahelyi, kiun li ricevis en 1917.

Károly Szladits [1] naskiĝis la 27-an de decembro 1871 en Hungara reĝlando en Dunaszerdahely (nuntempa Dunajská Streda en Slovakio). Li mortis la 22-an de majo 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Szladits frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li ricevis juran diplomon en 1895. Li eklaboris en la ministerio, kie li okupiĝis ekzemple pri la privata juro. Li instruis en Universitato de Budapeŝto inter 1908-1942, kie li profesoriĝis en 1917. Baldaŭe li redaktis gravajn jurajn periodaĵojn. Li pensiuliĝis en 1948. Li ricevis premion Kossuth en 1953, pli frue li ricevis 2 premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • A magyar magánjog vázlata a bánya-, csőd-, kereskedelmi és váltójog alapelveivel I–II. (1902)
  • A magyar magánjogi bírói gyakorlat, 1901–27 (1928)
  • Magyar magánjog I–VI. (1938–1942)

Fontoj redakti