György Ferenczy (pianisto)

György Ferenczy [djordj ferenci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferenczy György estis hungara pianisto, altlerneja instruisto.

György Ferenczy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1902 (1902-02-08)
en Budapeŝto
Morto 28-an de julio 1983 (1983-07-28) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikistokomponisto • universitata instruisto
vdr

György Ferenczy [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1902 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de julio 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Ferenczy studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Thomán, Ernő Dohnányi kaj Leó Weiner. Ekde 1920 li recitalis en Eŭropo, krome li instruis en muziklernejo inter 1924-1931. Li studis en majstrokurso de Ernő Dohnányi en 1938. Li instruis en la Muzikakademio inter 1946 kaj 1974, poste li emeritiĝis. En 1957 li estis nomumita katedrestro. Kiel emerito, kelkfoje li gvidis majstrokursojn en Salzburg. Li ricevis 2 premiojn en 1966 kaj 1974. Li havis edzinon.

Li estis konata figuro en Klubo Fészek, krome estis briĝludanto (en 1938 Eŭropo-ĉampiono).

Lia libro redakti

  • Pianoforte (membiografio, 1989)

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • ekde 2002 memora piankonkurso por mezlernejanoj

Fontoj redakti

Referencoj redakti