György Justus
hungara komponisto
György Justus [djordj justus], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Justus György estis hungara komponisto, korusestro, estetikisto. Lia parenco estis Jakab Justus.
György Justus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Justus György |
Naskiĝo | 6-an de majo 1898 en Terézváros |
Morto | 16-an de januaro 1945 (46-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto • aesthetician • korusestro |
György Justus[1] naskiĝis la 6-an de majo 1898 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de januaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Justus devenis el juda familio. Li frue lernis violonadon private, poste li studis komponadon de Albert Siklós, pli poste en Universitato de Artoj Berlino. En Berlino li konatiĝis ankaŭ pri la laborista movado. En 1927 li hejmenvenis kaj fondis laboristan koruson, kie li komponadis kaj estis korusestro, eĉ li kontribuis kritikojn. En 1943 li iĝis trudlaboristo, sed post jaro li rifuĝis. Post longa kaŝado li estis trovita kaj murdita. Pli frue li edziĝis en 1936.
Elektitaj komponaĵoj redakti
- Játék, amelyben még egy herceg is elkallódik (3-akta muzikaĵo, 1932; la verko perdiĝis)
- muzikoj por poemoj de Endre Ady, Lajos Kassák, Attila József, François Villon kaj aliaj
- kantato memore al laborista ribelo en Vieno (1934)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM90520 hungarlingva datenaro de muzeo