György Molnár (gitaristo)

György Molnár [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár György estas hungara ŝlagromuzikisto (gitaristo, komponisto, kantisto, tekstopoeto), iama membro de Omega (rokgrupo).

György Molnár
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1949 (1949-09-12) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo gitaristo
vdr

György Molnár [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1949 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Molnár apartenis al tiuj ŝlagromuzikistoj, kiuj amatore komencis muzikadi en tiutempaj ŝlagrorkestroj. Li aliĝis al Omega en 1967 kiel gitaristo, post 2 jaroj li ankaŭ komponadis. Tamen granda parto de ŝlagroj estis komuna laboro de anoj de Omega. Kelkfoje li kantis kaj verkis ŝlagrotekstojn. Li ricevis premiojn preskaŭ senescepte kune kun la rokgrupo ekde 1970, aparte menciinda la premio Kossuth en 2013. Li edziĝis dufoje, resume li havas 3 gefilojn.

Elektitaj ŝlagrokomponaĵoj redakti

  • Tűzvihar (1969)
  • Szomorú történet
  • 200 évvel az utolsó háború után
  • Törékeny lendület
  • A madár
  • A bűvész
  • Addig élj

Liaj filmoj, kie estas videblaj redakti

  • Tízezer lépés (televida, 1970)
  • Kopaszkutya (1981)
  • Omega, Omega, Omega (televida, 1984)
  • Zibb (televida, 2006)

Fontoj redakti

Referencoj redakti