György Nébald [djordj nEbald], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nébald György estis hungara skermisto pri sabro, monda ĉampiono, trejnisto, advokato.

György Nébald
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1956 (1956-03-09) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo skermanto
vdr

György Nébald[1] naskiĝis la 9-an de marto 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Nébald komencis skermadi en Budapest Honvéd FC en 1970. Post 6 jaroj li estis monda ĉampiono en kategorio de junuloj. En la sama jaro li debutis en la plenkreska elektita teamo. Ekde 1977 li akiris diversajn medalojn. En Somera Olimpiko 1980 lia teamo estis la tria, en la sekva jaro lia teamo estis ĉampiono, en 1983 en teamo li atingis la duan lokon. En 1985 kaj 1990 li estis monda ĉampiono jam en sola konkurso. En Somera Olimpiko 1988 en teamo li estis ĉampiono, en Somera Olimpiko 1992 en teamo li estis la dua. En la sekva jaro li finis lian aktivan sportan karieron. Intertempe li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, ankaŭ trejnistan diplomon kaj li iĝis advokato. Inter 2006 kaj 2010 li estis trejnisto de la hungara sabra teamo. Li ricevis plurajn sportajn kaj ŝtatajn premiojn. Li havas edzinon, kiu naskis filinojn en 2006 kaj 2009.

Fontoj redakti

Referencoj redakti