Gyula Berecz
Gyula Berecz [djula berec], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Berecz Gyula Lajos Ede estis hungara skulptisto.
Gyula Berecz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1894 en ![]() |
Morto | 7-an de oktobro 1951 (56-jara) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |

Gyula Berecz [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1894 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio, li mortis la 7-an de oktobro 1951 en Budapeŝto (Hungario).
BiografioRedakti
Gyula Berecz frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, mezlernejon en Győr, fine li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1923. Lia majstro estis Pál Pátzay. Li revenis al sia naskiĝurbo, kiu jam estis apartenaĵo de Ĉeĥoslovakio. Li ofte kreis skulptaĵojn ankaŭ en Budapeŝto. En 1926 li studvojaĝis al Romo kaj Florenco. En 1948 li estis translokigita (kiel hungaro) en Hungarion, li vivis en rando de Budapeŝto. Li havis edzinon.
Elektitaj skulptaĵojRedakti
- Mór Jókai (1937, vidu la bildon dekstre!)
- pluraj mondmilitaj monumentoj (vidu la bildojn malsupre!)
- memormedalo (1943)