Gyula Magyary-Kossa
Gyula Magyary-Kossa [djula madjari-koŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyary-Kossa Gyula estis hungara farmaciisto, kuracisto, historiisto pri kuracado, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1920). Lia nobela antaŭnomo estis "nagysarlói". Ĝis 1909 li uzis la nomon Kóssa.
Gyula Magyary-Kossa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1865 en Debrecen |
Morto | 21-an de junio 1944 (79-jaraĝa) en Keszthely |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34. parcella, a 2. sor 20. sz. sírhely (1980–) Nova tombejo de Budapeŝto, 28-as parcella, 2. sor 163-164-es sír (1953–1980) Malnova tombejo de Budapeŝto, 50. parcellájának 14. sor, 14. sírhely (1944–1953) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | farmakologo |
Gyula Magyary-Kossa [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1865 en Debrecen. Li mortis la 21-an de junio 1944 en Keszthely.
Biografio
redaktiGyula Magyary-Kossa frekventis universitaton en Budapeŝto. Post la diplomo li unue eklaboris en la universitata farmakologa instituto, poste en alia instituto, kie oni okupiĝis pri juraj pruvaĵoj (ekzemple pri sangaj restaĵoj). En 1894 li ekinstruis en la universitato, poste en la bestkuracista ĉeflernejo. Tie li estis katedrestro kaj vicrektoro. Inter 1901-1909 li okupiĝis pri la kuracista biblioteko. En 1935 li pensiuliĝis kaj ne plu laboris.
Verkaro (elekto)
redakti- A mérgezések diagnosztikája (1894)
- Magyar állatorvosi könyvészet 1472–1904 (Hungara bestkuracista libraro 1472–1904), (1904)
- Beiträge zum Mechanismus der Zuckerausscheidung (1905)
- A hazai gyógynövények hatása és orvosi használata (1921)
- Régi magyar bábákról (Pri la malnovaj hungaraj akuŝistinoj), (1938)
- Magyar orvosi emlékek (Hungaraj kuracistaj memoraĵoj), (1929–1940)