Gyula Papp (kuracisto)

Gyula Papp [djula pap], laŭ hungarlingve kutima nomordo Papp Gyula estas hungara kuracisto, kardiologo, farmaciisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998).

Gyula Papp [1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1937 en Szigetvár.

Biografio redakti

Gyula Papp frekventis universitaton en Pécs inter 1955-1961, poste li eklaboris en farmacia universitata instituto en Pécs. En 1963 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filinojn. Li esploris en 1964 en Leningrado, en 1965 en Berlino, trifoje en Oksfordo, en 1990 en Parizo. En 1968 li ekhavis postenon en simila instituto, sed en Szeged. Li profesoriĝis en 1979, doktoriĝis en 1982. En 1991 li estis nomita katedrestro kaj samtempe vicrektoro. Spite la pensiuliĝon en 2007 li laboras plu. Li ricevis premiojn inter 1994-2012.

Verkaro (elekto) redakti

  • Experimental Cardiac Arrhythmias and Antiarrhythmic Drugs (1971)
  • Pharmacological Protection of the Myocardium (1986)
  • Pharmacology of Smooth Muscle (1994)
  • Impending Global Pandemic of Cardiovascular Diseases (2002)

Fontoj redakti