Bühl BE
- La mallongigo BE en Bühl BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bühl. |
Bühl estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 514 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Bühl | |
---|---|
Blazono de Bühl BE | |
Vilaĝocentro de Bühl | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Seeland |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Nidau |
Koordinatoj | 47° 4′ 14″ N 7° 14′ 40″ O / 47.07056 °N, 7.24444 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 14″ N 7° 14′ 40″ O / 47.07056 °N, 7.24444 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 419 |
Areo | 2,98 km² |
Alteco | 514 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3274 |
Komunumkodo | 0734 |
Mapo de Bühl | |
Geografio
redaktiBühl situas en la Berna Lagolando proksimume 10 kilometrojn sudsudokcidente de la urbo Bielo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Bühl mem la setlejoj Höll (rekte sude de la vilaĝo sur alteco de 480,8 m s.m.) kaj Römerhof (sur alteco de 443 m s.m. en sudoriento de la komunumo).[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,98 km², de kiuj 3,4% estas kovritaj de arbaro, 88,9% servas por agrikulturo kaj 7,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Bühl limas en nordo al Hermrigen, en oriento al Kappelen, en sudokcidento al Walperswil, kaj en okcidento al Epsach.
Trafiko
redaktiTra la komunumo Bühl pasas la kantona ĉefvojo n-ro 235 de Nidau al Aarberg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas en distanco de proksimume 4 kilometroj nordoriente en Lyss. Per la buslinio de la stacidomo de Bielo al Aarberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Bühl datiĝas el la jaro 1261 kiel Bule. Dum la 13-a jarcento la regantoj de Bühl estis la Grafoj de Kiburgo respektive ties feŭdanoj, la Senjoroj de Schüpfen. En la 14-a jarcento Bühl apartenis al la Grafoj de Nidau kaj kun ties heredaĵo ĝi en la jaro 1388 respektive 1393 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj signifoj de Bühl
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bühl BE – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Fromaĝejo de Bühl
-
Fajrobrigada deponejo de Bühl
-
Restoracio Kreuz, Bühl