Ha Jin ( ĉine : 哈 金), n. la 21-an de februaro 1956 en Ljaŭningo, Ĉinio, kiel Jin Xuefei (金雪飞), estas ĉina- usona verkisto. Li loĝas en Usono ekde 1985 kaj laboras kiel universitata profesoro de la angla. Li verkas en la angla kaj konigis sin pro siaj rakontoj pri "Muji", fikcia urbo en Ĉinio kaj pro lingvo spicita per rekte tradukitaj ĉinaj nomoj kaj esprimoj. Ha Jin eldonis ĉirkaŭ dek librojn (en 2007).

Ha Jin
Persona informo
Naskonomo 金雪飞
Naskiĝo 21-an de februaro 1956 (1956-02-21) (68-jaraĝa)
en Ĝjinĝou
Ŝtataneco Usono (1997–)
Popola Respubliko Ĉinio (1956–1997) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Heilongjiang University (en) Traduki
Universitato Brandeis
Universitato de Ŝandongo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ha Jin
Profesio
Alia nomo Ha Jin vd
Okupo poeto
universitata instruisto
romanisto
novelisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kial li elektis nur verki en la angla li respondis en artikolo en The New York Times ke tio estis por konservi la integrecon de lia verkaro kaj ke li ne havis alian elekton ol verki en la angla. En la sama opinioartikolo li plie diris ke li provis honeste verki pri Ĉinio kaj konservi ĝian realan historion, sed ke rezulte de tio plejparto de lia verkado ne povas esti publikigita en Ĉinio[1].

Eksteraj ligiloj

redakti

"Ha Jin's Cultural Revolution" - New York Times Magazine profile (2000).

Referencoj

redakti
  1. (en) Ha Jin, Exiled to English, The New York Times, la 30-an de marto 2009.