Heĝu

(Alidirektita el Haeju)

Heĝu (koree 해주시, ĉine 海州市) estas universitata urbego, ankaŭ havenurbo en suda parto de Nord-Koreio, ĉefurbo de provinco Sud-Hŭanghae.

Larĝa panoramo en Heĝu
Heĝu
urbo de Nord-Koreio • urbego • dua-nivela administra teritoria unuo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 241 599  (2008) [+]
Loĝdenso 1 168 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 2′ N, 125° 43′ O (mapo)38.033333333333125.71666666667Koordinatoj: 38° 2′ N, 125° 43′ O (mapo) [+]
Areo 206,9 km² (20 690 ha) [+]
Horzono UTC+08:30 [+]
Heĝu (Norda Koreio)
Heĝu (Norda Koreio)
DEC
Heĝu
Heĝu
Situo de Heĝu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Haeju [+]
vdr
Hotelo en Heĝu
Placo en Heĝu

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Heĝu situas en suda parto de la lando en proksimeco de golfo de Flava Maro, la proksimaj montoj estas preskaŭ 1000 metrojn altaj. La neŭtrala zono troviĝas 60, Pjongjango 112 km [1].

Historio redakti

Ĉirkaŭaĵo de Heĝu estis loĝata jam dum la neolitiko. Dum periodo de la 3 reĝlandoj la loknomo estis Nemihol (내미홀 (內米忽)). La konfucea akademio estis fondita proksime de Heĝu en la 16-a jarcento. En la 1900-aj jaroj pro la strategia haveno la urbo iĝis komerca centro. Ekde 1906 komenciĝis la komercado kun Ĉinio. Post la 2-a mondmilito la urbo apartenis al Sud-Koreio, post la Korea milito al Nord-Koreio.

Ekonomio redakti

Heĝu kun la haveno formas specialan ekonomian zonon. La urbego havas kemiajn entreprenojn kaj cementfabrikon. La haveno estas la sola sur la okcidenta marbordo de Nord-Koreio, kiu ne frostas en vintro. Menciindas ankaŭ la fiŝkaptado.

Trafiko redakti

Heĝu havas trairan ĉefvojon, civilan kaj armean flughavenojn, maran havenon, fervojan kontakton.

Klimato redakti

En Heĝu la jara precipitaĵo estas 1148 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed en julio kaj aŭgusto pli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 10,5 °C.

Vidindaĵoj redakti

Sister cities redakti

Fontoj redakti