Hagiso

skota plado

Hagiso (angle haggis) estas tradicia skota manĝaĵo. Oni eĉ diras, ke ĝi estas "La nacia plado" kaj ĉiukaze estas la neevitebla centro de Burns Supper. La ingrediencoj de hagiso ne estas tiom allogaj. Ĝi konsistas ĉefe de visceraĵoj de ŝafo, nome de pulmo, koro, hepato kaj stomako, kuirita kun faruno de aveno kaj spicoj.

Hagiso
Hagiso kun napoj (neeps) kaj terpomoj (tatties)

Kulturo redakti

Hagiso atingis literaturan prestiĝon pro la poemo Alparolo al la Hagiso (Address to a Haggis) de la skota nacia poeto Robert Burns. La deklamado de ĉi tiu poemo estas centra parto de la ceremonio dum Burns Supper ĉiujare dum la naskiĝtago de Burns, la 25-an de januaro, kaj celebrata en la tuta mondo.

Recepto redakti

La hejma produktado de hagiso nuntempe estas relative komplika, ĉar la ingrediencoj (ŝafaĵoj) ne estas facile atingeblaj. Tial oni kutime aĉetas la pretan produkton kaj varmigas ĝin en bolanta akvo. Fonto por tradicia recepto: Scotisch Crafts Arkivigite je 2009-02-05 per la retarkivo Wayback Machine

Vegetara versio redakti

Fonto: The Vegetarian Society of the United Kingdom Arkivigite je 2010-01-05 per la retarkivo Wayback Machine

Fritu la cepon en la oleo kaj aldonu karotojn kaj fungojn. Aldonu la lentojn kaj 2/3 de la buljono. Miksu la restaĵon de la buljono kun la fazeoloj, miksu kun la restantaj ingrediencoj kaj aldonu. Lasu kuiri dum 10-20 minutoj. Aldonu la avenan farunon kaj lasu kuiri 10 - 20 minutojn. Aldonu akvon laŭ bezono. Finfine metu en bakpleton kaj baku en forno (190 °C) dum 30 minutoj. Surtabligu kun terpomoj.

Kompareblaj manĝaĵoj aliloke redakti

Hagiso apartenas al la receptoj, kiuj uzas laŭeble la plej grandan parton de buĉita besto (hepato, koro, eĉ sango). Kontraste al kolbaso estas aldonata iu speco de greno.

Eksteraj ligiloj redakti