Hannu Mäkelä

Hannu MÄKELÄ estas finna verkisto. Li skribis kaj romanojn (unuaj en 1965), poemojn kaj librojn por infanoj. Tiukadre li estas konata eksterlande pro sia porinfana serio de "Herra Huu" (Mr. Boo). Li esploris vere multe pri vivo kaj verkado de Eino Leino kaj L. Onerva. Li loĝas en Lohja.

Hannu Mäkelä
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1943 (1943-08-18) (80-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Familio
Patro Väinö Mäkelä vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo • dramaturgo vd
Aktiva dum 1965– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr