Hans-Joachim Koellreutter

Hans-Joachim KOELLREUTTER (naskiĝis la 2-an de septembro 1915 en Freiburg en Germanujo); mortis la 13-an de septembro 2005 en San-Paŭlo en Brazilo) estis germana kaj brazila komponisto, flutisto, orkestrestro kaj muzikpedagogo.

Hans-Joachim Koellreutter
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1915 (1915-09-02)
en Freiburg
Morto 13-an de septembro 2005 (2005-09-13) (90-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj anglaportugalagermana
Ŝtataneco GermanioBrazilo
Okupo
Okupo profesorokomponisto
vdr
Hans-joachim Koellreutter.

Vivo redakti

Post sia studo de muziko li elmigris pro la naziismo en Germanujo en la jaro 1937 al Brazilo, kie li komencis instrui muzikon en Salvador de Bahio. E Brazilo li fondis la novan movadon Música Viva, kiu sintenis kontraŭ la naciismo en la popolarto. Li enkondukis en Brazilon ankaŭ la dekdutonismon, kiun estis disvolvinta Arnold Schönberg, kaj ekhavis kontakton kun la muziko de la indiĝenaj popoloj de Brazilo, kiu ankaŭ influis lian verkadon.

En la 1940-aj jaroj Koellreutter estis unu el la plej influaj muzikprofesoroj en Brazilo. Al liaj lernantoj apartenis interalie Antônio Carlos Jobim, kiu en sia junaĝo ricevis de Koellreutter instruon pri pianludo kaj harmoniscienco. Li fondis ankaŭ muziklernejojn en San-Paŭlo kaj Salvador de Bahio. Sub influo de Koellreutter ankaŭ aliaj eŭropaj komponistoj iris al Brazilo.

En la jaro 1964 Koellreutter translokiĝis komence al Rio-de-Ĵanejro, ĝis kiam li en la malfruaj 1960-aj kaj 1970-aj jaroj laboris por la Goethe-Institut en Barato kaj Japanujo, kie li studis la klasikajn muzikojn de la du landoj. En la jaro 1975 li reiris al Brazilo kaj daŭrigis sian laboron kiel instruisto kaj komponisto.

Eksteraj ligiloj redakti