Hans Hartwig von Beseler
Hans Hartwig BESELER, ekde 1904 von Beseler (n. 27-an de aprilo 1850 en Greifswald, m. 20-an de decembro 1921 en Neu-Babelsberg, Potsdam) estis prusa ĉefgeneralo kaj politikisto de la Vilhelma epoko.
Hans Hartwig von Beseler | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1850 en Greifswald |
Morto | 20-an de decembro 1921 (71-jara) en Babelsberg |
Tombo | Invalids' Cemetery |
Ŝtataneco | Germanio • Pollando |
Familio | |
Patro | Georg Beseler |
Okupo | |
Okupo | oficiro • politikisto |
Li estis komandanto de la 3-a german korpuso dum la unua mondmilito. Lia korpuso okupis en 1914 Antverpenon, en 1915 Novo-Georgievsk-on.
Beseler estis general-guberniestro en la t.n. Kongresa Pollando. Post kiam oni deklaris fondon de la Regenta Reĝlando Pollando en 1916, li kunlaboris kun Grafo Bogdan von Hutten-Czapski por fondi novajn pollingvajn universitatojn (Universitato varsovio kaj Teĥnika Altlenrejo de Varsovio. Li ne sukcesis kreis iun polan Wehrmacht-on, ĉar legianoj de Józef Piłsudski, rifuzis la ĵuron je la imperiestro Vilhelmo la 2-a kaj Karlo la 1-a.
Beseler agadis kontraŭ streboj de Erich Ludendorff je kvara divido de Pollando. Li perdis ankaŭ polajn apogantojn, kiam oni antaŭvidis malvenkon de la centraj potencoj.
LiteraturoRedakti
- Bogdan Graf von Hutten-Czapski, Sechzig Jahre Politik und Gesellschaft, 1 - 2, Berlin 1936
- Maria Fürstin Lubomirska, Pamiętnik 1914 - 1918, Posen 2002, ISBN 83-86138-92-0
- Genealogisches Handbuch des Adels, Adelslexikon Band I, Band 53 der Gesamtreihe, C. A. Starke Verlag, Limburg (Lahn) 1972,
- Acta Borussica Band 10 (1909-1918)