Harold GRESLEY (naskiĝis en 1892, mortis en 1967) estis brita artisto, sekvinta siajn patron kaj avon. Li pentris ĉefe pejzaĝojn sed ankaŭ kelkajn portretojn.[1]

Harold Gresley
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1892 (1892-01-01)
en Derbyshire
Morto 1-an de januaro 1967 (1967-01-01) (75-jaraĝa)
en Derby
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Derby School
Familio
Patro Frank Gresley
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Biografio redakti

Gresley naskiĝis en Derbyshire kaj studis en arta lernejo de Derby. Li estis la filo de Frank Gresley kaj nepo de James Stephen Gresley kiuj ambaŭ estis notindaj artistoj. Li interrompis siajn studojn kiam komenciĝis Unua mondmilito. Tie li batalis kun la regimento de Sherwood Foresters kaj gajnis medalon. Post la milito li daŭrigis siajn studojn en Nottingham[1] sub gvidado de Arthur Spooner, kaj fariĝis instruisto ĉe Repton School. Li vivis en Chellaston, apud Derby ĝis sia morto en 1967.[2]

Kelkaj el liaj verkoj estas eksponitaj en Muzeo kaj artgalerio de Derby post kiam 77 el liaj pentraĵoj estis donacitaj de art-kolektanto Alfred Edward Goodey.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Derbyshire Artists Derbyshire UK
  2. 2,0 2,1 Allard, Sarah; Nicola Rippon. (2003) Goodey's Derby p. 12. Breedon Books, p. 157. ISBN 1 85983 379 9.

Eksteraj ligiloj redakti