Harriett ABRAMS (ĉ.. 1762 – la 8-an de marto 1821, en Torquay) estis angla soprana kantistino kaj komponisto. Precipe laŭdita pro siaj prezentadoj en la repertuaro de Georgo Fridriĥ Handel, Abrams ĝuis sukcesan koncertan karieron en Londono dum la 1780aj jaroj. Muzika historiisto Charles Burney laŭdis la dolĉecon de ŝia voĉo kaj ŝia rafinita muzika interpreto.[1]

Harriett Abrams
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1758 (1758-01-01)
en nekonata valoro
Morto 8-an de marto 1821 (1821-03-08) (63-jaraĝa)
en Torquay
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Familio
Frat(in)o Theodosia Abrams
Okupo
Okupo komponisto • operkantisto
vdr

Ŝi estis la plej aĝa fratino de tri talentaj kantistinoj, Theodosia Abrams (ĉ. 1765 - ĉ. 1834) de bela kontralta voĉo, kaj Eliza Abrams (ĉ. 1772 - ĉ. 1830), soprano kaj pianludisto, kun kiuj Harriett tre ofte prezentiĝis en koncertoj.

Kariero redakti

 
John Braham kun Harriet Abrams kaj ŝiaj du filinoj, Harriet kaj Theodosia Abrams de Richard Cosway

Harriett studis kantadon, muzikteorion kaj komponadon sub la konata komponisto Thomas Arne (1710-1778), kiu verkis speciale por ŝi, la operon per kiu ŝi faris sian operecan profesian debuton en la Drury Lane Royal Theatre de Londono: ‘The Little Gypsy’ (1775). La teksto estis skribita de la aktoro kaj dramisto David Garrick (1717-1779).

La sekvan jaron ŝi kantis kune al sia fratino Theodosia en la malfermo de la koncertserio, kiu fariĝos la tre influa kaj prestiĝa Concerts of Early Music (1776), kiu havis aristokratan aŭ reĝan patronecon, en kiu koncertis la plej bonaj muzikistoj de la epoko. Al tiuj koncertoj Harriett ofte revenis.

Dum la plej granda parto de sia kariero, ŝi prezentiĝis kiel koncertistino, kie ŝi sentis sin pli komforta ol en teatrecaj operoj. Post kvin sezonoj da prezentado en la Reĝa Teatro Drury Lane, kantante muzikajn pecojn kaj aktorante en teatraĵoj, kiel The Critic de Sheridan, Harriett Abrams forlasis ĝin por fariĝi la plej sukcesa kantistino de la londonaj modaj koncertoj kaj provincaj festivaloj dum la 1780-aj jaroj.

La muzikhistoriisto Charles Burney laŭdis ŝian dolĉan voĉon kaj bongustajn prezentadojn. Krome Harriett estis aparte laŭdata pro sia interpretado de la repertuaro de George Frideric Handel. Ŝi prezentiĝis ĉiujare ĉe la Handel Commemoration en la Abatejo Westminster kaj ĉe la Handel-festivaloj.

Abrams ankaŭ aperis en pluraj koncertserioj organizitaj fare de John Ashley, Venanzio Rauzzini, kaj Johann Peter Salomon. Ofte ŝi prezentiĝis en koncertoj kaj recitaloj kun sia fratino Teodosia. ‘La Publika Anoncanto’ (The Public Advertiser), laŭdante la laboron de Harriett kiel solisto, komentis pri la aldona intenseco, kiun donas la duetoj de la fratinoj al la kanzonoj.

En la 90-aj jaroj, Harriett Abrams iom retiriĝis de la scenejoj kaj nur kantis kun siaj du fratinoj en ekskluzivaj spektakloj en la hejmoj de la nobelaro, kiel ekzemple la Koncertoj de sinjorinoj kiujn ŝi mem aranĝis ĉe Lord Vernon. Tamen, dum tiu ĉi sama periodo ŝi organizis ĉiujarajn profitkoncertojn malfermitajn al publiko, en kiuj ofte ŝi estis akompanata de Joseph Haydn sur piano.

Harriet Abrams komponis plurajn plaĉajn kantojn, multaj el kiuj ŝi premieris en la koncertoj, tiel diskonigante ilin. Du el tiuj pecoj, "The Orphan's Prayer" kaj "Crazy Jane", helpita per la impona kantado de ŝiaj fratinoj, fariĝis tre popularaj inter 1799 kaj 1800. Ŝi ankaŭ publikigis du arojn da kanzonetoj en la itala kaj la angla, kolekton de skotaj kantoj harmoniigitaj por du kaj tri voĉoj, kaj pli ol dekduon da kantoj, ĉefe sentimentalajn baladojn, pluraj el kiuj rapide aperis en eldonoj en Usono. Ankaŭ Harriett dediĉis kolekton de pecoj publikigitaj en 1803 al la reĝino Charlotte.

La tiamaj anoncoj pri muzikspektakloj kaj la komentoj de la gazetaro dokumentas la popularecon kaj rekonon kiujn ĝuis la arto de Harriett Abrams. Malgraŭ tio ŝi preskaŭ malaperis de la moderna historio.

Fonto redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 96 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj redakti

  1. Olive Baldwin, Thelma Wilson: "Harriett Abrams", Grove Music Online ed. L. Macy (Accessed 18 February 2009), (subscription access) Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti