He Long (en ĉina simpligita 贺龙, en ĉina tradicia 賀龍, en pinjino Hè Lóng, Wade–Giles Ho Lung; 22a de Marto, 1896 – 9a de Junio, 1969) estis ĉina komunista revoluciulo kaj unu el la nomitaj Dek Marŝaloj de la Popola Liberiga Armeo. Li devenis el malriĉa rura familio en Hunano, kaj lia familio ne povis havigi al li formalan edukadon. Li komencis sian revolucian karieron post venĝo de la morto de sia onklo, kiam li iĝis eksterleĝulo kaj altiris malgrandan personan armeon ĉirkaŭ li. Poste liaj fortoj aliĝis al la Kuomintango, kaj li partoprenis en la Norda Ekspedicio.

He Long
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1896 (1896-03-22)
en Sangzhi County
Morto 8-an de junio 1969 (1969-06-08) (73-jaraĝa)
en Pekino
Mortokialo diabeto
Tombo Babaoshan Revolutionary Cemetery
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioRespubliko ĈinioDinastio Qing
Familio
Edz(in)o Xiang Yuangu • Jian Xianren
Infanoj He Jiesheng • He Pengfei
Okupo
Okupo militisto • revoluciulo • politikisto
vdr

Li rebelis kontraŭ la Kuomintango post Ĉiang Kai-ŝek violente eksubpremadis komunistojn, kiam li planis kaj estris la nesukcesan Nanĉana Ribelo. Fuĝinte, li organizis soveton en rura Hunano (kaj poste en Gŭiĝoŭo), sed estis devigita abandoni siajn bazojn premite de la Ĉirkaŭigaj Kampanjoj de Ĉiang. Li aliĝis al la Longa Marŝado en 1935, dum unu jaro post la fortoj asociaj kun Mao Zedong kaj Zhu De estis devigitaj fari tion. Li renkontiĝis kun fortoj estritaj de Ĵang Guotao, sed li malkonsentis kun Ĵang pri la strategio de la Ruĝa Armeo kaj kondukis siajn fortojn por aliĝi kaj apogi al Mao.

Setlinte kaj establinte sidejojn en Ŝenŝjio, He estris gerilajn fortojn en Nordokcidentan Ĉinion kaj en la Ĉina enlanda milito kaj en la Dua japana-ĉina milito, kaj estis ĝenerale sukcesa por etendi areojn de komunista kontrolo. Li komandis forton de 170 000 trupojn fine de 1945, kiam lia forto estis metita sub la komando de Peng Dehuai kaj He iĝis la vickomandanto de Peng. Li estis nomumita por kontrolo de Sudokcidenta Ĉinio fine de la 1940-aj jaroj, kaj pasigis plej el la 1950-aj jaroj en la Sudokcidento administrante la regionon kaj en civilaj kaj en militaj roloj.

Li tenis nombron de civilaj kaj militaj postenoj post la fondo de la Popola Respubliko Ĉinio en 1949. En 1955, la kontribuoj de He al la venko de la Komunista Partio en Ĉinio estis agnoskitaj kiam li estis nommumita unu el la Dek Marŝaloj, kaj li servis kiel Vicprezidanto de la Popola Respubliko Ĉinio. Li ne apogis la klopodojn de Mao Zedong por elpurigi Peng Dehuai en 1959 kaj klopodis rehabiliti Peng. Post la Kultura Revolucio li estis deklarita en 1966, li estis unu el la unuaj estroj de la PLA kiu estis elpurigita. Li mortis en 1969 kiam injekcio de glukozo havigita de siaj provosoj komplikis sian netraktitan diabeton.

Fontoj redakti

  • Domes, Jurgen. Peng Te-huai: The Man and the Image. London: C. Hurst & Company. 1985. ISBN 0-905838-99-8.
  • Rice, Edward E. Mao's Way. Berkeley: University of California Press. 1974. ISBN 0-520-02623-3.
  • Leung, Edward Pak-wah. Historical Dictionary of the Chinese Civil War. United States of America: Scarecrow Press. 2002. ISBN 0-8108-4435-4.
  • Lew, Christopher R. The Third Chinese Revolutionary War, 1945-1949: An Analysis of Communist Strategy and Leadership. The USA and Canada: Routelage. 2009. ISBN 0-415-77730-5
  • Whitson, William W., & Huang Chen-hsia. The Chinese High Command: A History of Communist Military Politics, 1927-71. New York: Praeger Publishers. 1973.
  • Winchester, Simon. "China's Ancient Skyline". The New York Times. 5a de Julio, 2007. Alirita la 21an de Majo, 2012.