Heinrich DEBUS estis respektebla germano-angla kemiisto kiu sintezis la imidazolon kaj plenumis sennombrajn laborojn en la sciencaj kampoj. Li estis amiko de Robert Bunsen, John Tyndall kaj Edward Frankland. Li vivis 37 jarojn en anglio kie li instruis kemion kaj sukcedis al sia amiko Robert Bunsen en la Universitato de Marburgo.

Heinrich Debus
(1824-1915)
Germana kemiisto kaj sukcedinto de Robert Bunsen (1811-1899) en la Universitato de Marburgo
Germana kemiisto kaj sukcedinto de Robert Bunsen (1811-1899) en la Universitato de Marburgo
Persona informo
Naskiĝo 13-a de julio 1824
en Wolfhagen, apud Kaselo, Germana Imperio
Morto 9-a de decembro 1915
en Kaselo, Germana Imperio
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Reĝa Societo de Londono
"Queenwood College"
Universitato de Marburgo
"Guy's Lernej-hospitalo"
Profesio
Profesio kemiisto • universitata profesoro [#]
Honorigoj Membro de la Reĝa Societo de Londono • Bakerian Lecture [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Lia patro nomatis Valentine Debus kaj estis tinkturisto. Lia patrino mortis kiam li estis dujaraĝa kaj en la sekvanta jaro lia patro edziĝis al ŝia fratino. Estante ankoraŭ infane, Debus lasis Wolfshagen kaj iris loĝi kun siaj geavoj en Kaselo. Lia edukado ekis per vizitado al la municipa lernejo, pli malfrue kompletigita per vesperaj privataj lecionoj. Kiam li finis la bazan lernadon lia patro invitis Debus-on por helpi lin, sed Henriko ne ŝatis la ideon, kaj pluigis sian edukadon. Kaj tiele, li eniris en la "Politeknika Lernejo de Kaselo". Tie, li konatiĝis kun Roberto Bunzeno (1811-1899), profesoro pri kemio, kiu estis invitata kiel "eksterordinara profesoro" en la Universitato de Marburgo, kaj la juna Henriko pli malfrue sukcedis al li en tiu posteno. Kiam Debus estis ĉirkaŭ 18-jara, kaj ankoraŭ vivante en la hejmo de siaj geavoj, en Kaselo, iu onklo, kiu loĝis kontraŭ lia domo, ofte rimarkadis ekbrulantan lumon en lia dormoĉambro je la 2-a kaj 3-a horo de la mateno, kaj lia onklo ĉiam ekkriadis por ke li lasu la librojn kaj iru dormi. El Kaselo, Henriko iris al la Universitato de Marburgo, kie li reprenis siajn studojn pri kemio orientita de sia iama profesoro Roberto Bunzeno, al kiu li retenis dum sia tuta vivo plej grandan admiron, rigardante lin kiel konservota modelo de ĉiuj amantoj de la fizika scienco. En 1847, li ricevis la "Licentia Docendi"-on[1] kiel privata docento, kaj en la sama jaro Bunzeno indikis lin kiel sia asistanto. En novembro 1848, li diplomiĝis kiel "Doktoro pri Filozofio".

Antaŭ kelkaj semajnoj, li konatiĝis kun Edward Frankland (1825-1899) kaj Johano Tindalo (1820-1893), kiuj venis al Marburgo por studi sciencojn. Ĉi-amik-rilato, kiu baldaŭ maturiĝis al longedaŭra kaj intima amikeco, faris grandan influon sur la estonta kariero de Debus, tiamaniere ke, en 1851, li venis al Anglio kie li vivis 37 jarojn en tiu lando kun hazardokazaj vizitoj al Germanio. Tiuepoke, Franklando kaj Tindalo estis majstroj ĉe grava junullernejo en Hampshire, konata kiel "Queenwood College", kies tiama direktoro estis S-ro George Edmondson (1798-1863). Tamen, en 1850, Franklando estis nomumita [sukcedinte al Lyon Playfair (1818-1898) pli malfrue Lord Playfair] profesoro pri kemio en la Inĝeniera Kolegio, en Putney, kaj konsekvence li rezignis al sia posteno en Queenwood. Per lia rekomendo kaj de Tindalo, Debus indikiĝis kiel lia sukcedanto, kaj tiam li ekis longan karieron kiel profesoron pri kemio en Anglio. En 1853, Tindalo elektiĝis kiel Profesoro pri Naturfilozofio en la Reĝa Instituto, kaj sekve li ankaŭ lasis Queenwood-on. Tamen, li sukcediĝis de sia intima amiko Thomas Archer Hirst (1830-1892), kiu ankaŭ estis en Marburgo, kie li kaj Debus lernis koni kaj estimi unu la alian. La kvar amikoj (Franklando, Tindalo, Hirst kaj Debus), kiuj studis kune en Marburgo kaj kunprofesoris en Queenwood, ne nur restis varme ligitaj unuj al la aliaj dumvive, sed estis, ili ĉiuj, ene de kelkaj jaroj ekde ilia interkonatiĝo, agnoskitaj kiel altestaraj inter la plej distingaj sciencaj homoj de la lando. Debus restis en Queenwood ĝis 1867. En tiu jaro li transloĝiĝis al Clifton, Bristolo, kiel profesoro pri kemio de la "Clifton College", kies tiama direktoro estis D-ro John Percival (1834-1918), Episkopo de Hereford. En tiu posteno li restis tri jarojn. En 1870 li nomumiĝis Profesor pri Kemio en la "Medicina Lernejo de la Guy's Hospitalo", kaj ekde tiam li ekloĝis en Londono, ĝis sia reiro al Germanio, en 1888. En 1873, li iĝis Profesoro pri Kemio en la "Reĝa Markolegio", en Greenwich, kie lia amiko Hirst estis Direktoro pri Studoj. Li konservis tiun postenon, samkiel sia kariero kiel profesoro en la Guy's Hospitalo, ĝis sia emeritiĝo, en 1888. Li aktivis kiel Ekzamenanto pri Kemio en la Londona Universitato dum tri periodoj, t.e., ekde 1864 al 1869, 1871 kaj 1876 kaj ekde 1878 kaj 1882, estinte la plej longa periodo dum kiu, laŭ la regularo de la universitato, ekzamenanto rajtas seninterrompe resti en sia posteno. En 1859, Debus elektiĝis kiel Membro de la Kemia Societo kaj estis ĝia vicprezidanto inter 1871 kaj 1874. En 1861, li indikiĝis kiel Membro de la Reĝa Societo kaj dum du periodoj estis ĝia konsilisto inter 1870 kaj 1872, kaj ree inter 1881 kaj 1883.[2]

InteresaĵojRedakti

Malgraŭ la nekonfuzebla germana akcento, kiun li neniam perdis, kaj etaj apartaĵoj pri vestado kaj agomaniero, Debus ĉiam ricevis respekton de sia lernantaro, kaj de la lernojunularo kaj de la maroficistoj. Rilate al liaj agmanieroj kaj vestaĵoj, oni rakontas ke hazarda incidento okazis dum la franco-germana milito. Li loĝadis en Londono kaj deziris iri al Germanio, pro tio li proponis vojaĝon tra Francio, kaj kiam amiko kontraŭdiris ke plejeble al li ne estus permesata trairi la landon, lia respondo estis "Sed, kial ne? Mi vojaĝos kiel anglo!

VerkaroRedakti

LiteraturoRedakti

ReferencojRedakti

  1. Licenco por instrui
  2. Royal Society of Chemistry