Heinrich Müller (teologo)

Heinrich Müller, kuprogravuraĵo el 1672

Heinrich Müller (* 18-an de oktobro 1631 en Lübeck; † jul 13-a de septembro / greg 23-an de septembro 1675 en Rostock) estis germana edifoverkisto, protestanta himnopoeto kaj lutera teologo ĉe la Universitato Rostock.

VivoRedakti

Liaj gepatroj originis el Rostock. Lia patro estis burĝo, komercisto kaj ankaŭ preĝejestro de Sankta Maria en Rostock, Peter Müller, kaj lia patrino Ilsabe, estis filino de Matthäus Stubbe kaj ties edzino Ilsabe Schmied. Ili fuĝis dum la milito al Lübeck. Heinrich Müller lernis ĉe la urba lernejo en Rostock kaj iris en 1647 laŭ konsilo de Johann Quistorp la pli maljuna al la universitato je Greifswald. En 1650 li revenis laŭ deziro de siaj gepatroj al Rostock kaj studis ĉe Universitato Rostock ĉe la profesoroj Caspar Mauritius kaj August Varenius.

Ĉe la dekano de la filozofia fakultato, Johann Corfinius li akiris en 1651 la akademian rangon de magistro, kio ebligis al li prezenti prelegojn. Ankoraŭ samjare li vojaĝis al Danzig je Johann Botsack, poste al Kenigsbergo je Coelestin Myslenta kaj Dreyer. Li ankaŭ vizitis Lepsikon, Wittenberg, Lübeck, Lüneburg, Brunsvigon, Wolfenbüttel, Helmstedt kaj Halle (Saale), kie li konatiĝis kun gravaj teologoj.

En 1652 li fariĝis ĉefdiakono ĉe la preĝejo Sankta Maria en Rostock, en 1659 oni vokis lin kiel profesoro pri greka lingvo, en 1660 li doktoriĝis pri teologio kaj post kiam Caspar Mauritius en 1662 estis vokita al Hamburgo, li transprenis ties postenon kiel profesoro pri teologio kaj fariĝis, lige kun tio, pastro ĉe Sankta Maria. Post la morto de Johann Kentzler li transprenis la superintendentecon ĉe Sankta Maria.

Müller validis kiel dogme ortodoksa kaj sin prezentis laŭ la tradicio de Martin Luther kontraŭ misfunkcioj en la eklezio. Li estis reprezentanto de kontempla kristanismo. Liaj pasionpredikoj estis ege disvastigitaj kaj formis supozeble unu el la tekstaj ŝablonoj por la partoj novpoeziitaj far Picander por la Matthäuspassion de Johann Sebastian Bach, kiuj prezentas krom la biblia teksto kaj la ĥoraltekstoj trian tekstonivelon.

Li aktivis kiel edifoverkisto kaj verkis kolekton de kantatoj, kiuj aperis sub la titoloj Geistliche Seelen-Musik (sakrala animomuziko) kaj Himmlische Liebesflamme (ĉiela amflamo). En sia publikaĵo Geistliche Erquickungsstunden (1664–1666) li uzis unuafoje en la germana lingvo la nocion superhomo en la senco de „Di-homo“. Entute lia verkado ampleksas naŭ germanajn kaj dek latinajn titolojn.

FamilioRedakti

Müller geedziĝis la 24-an de januaro 1654 kun Magaretha Elisabeth, filino de burĝo kaj preĝejestro en la preĝejo Sankta Maria, Michael Sibrand. El la geedzeco rezultis kvin filoj kaj unu filino. Peter Müller, Christian Bernhard Müller kaj la filino Catarina Elisabeth Müller mortis jam tre junaĝe. Postvivis la patron Johann Michael Müller, Heinrich Müller kaj Caspar Matthaeus Müller.

Verkoj (selekto)Redakti

  • Der himmlische Liebeskuss
  • Die ungeratene Ehe
  • Tränen und Trostquelle
  • Die göttliche Liebesflamme
  • Die Seelenmusik
  • Die Kreuzschule
  • Der Dankaltar

Selekto de liaj Geistlichen Erquickstunden de fojo al fojo estis eldonata kaj aperis eĉ en 1938:

  • Der Glaub' ist ein gar neuer Sinn weit über die fünf Sinne hin: Eine Auswahl aus Heinrich Müllers „Geistlichen Erquickstunden“. Hrsg. v. Gottfried Holtz, Furche-Verlag, Berlin 1938 (Furche-Bücherei 47)

LiteraturoRedakti

  • Friedrich Kirchner: Heinrich Müller. Leben und Auswahl seiner Schriften. 1864
  • Robin A. Leaver: Bachs Theologische Bibliothek: eine kritische Bibliographie (= Beiträge zur theologischen Bachforschung, Band 1). Hänssler, Neuhausen-Stuttgart 1983, ISBN 3-7751-0841-6
  • Fritz Roth: Restlose Auswertungen von Leichenpredigten für genealogische und kulturhistorische Zwecke. Band 5, R 4297, S. 175
  • Walther Killy (Hrsg.): Literaturlexikon. Autoren und Werke deutscher Sprache (15 Bände). Bertelsmann-Lexikon-Verlag, Gütersloh und München 1988–1991 (CD-ROM: Berlin 1998, ISBN 3-932544-13-7)
  • Helge Wieden: Müller, Heinrich. In: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 18, Duncker & Humblot, Berlin 1997, S. 405 f.
  • Carsten Erich Carstens: Müller, Heinrich. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Bd. 22, Duncker & Humblot, Leipzig 1885, S. 555 f.
  • Ingeborg Dorchenas: Müller, Heinrich. In: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Band 6, Herzberg 1993, ISBN 3-88309-044-1, Sp. 250–254.
  • Müller, Heinrich zu Lübeck gebohren. In: Zedlers Universal-Lexicon, Band 22, 1739, Spalte 116–118.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Heinrich Müller (Theologe) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3313519 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)