Heinrich barono Mattoni (11-a de aŭgusto 1830 en Karlovy Vary14-a de majo 1910 en la sama urbo) estis entreprenisto kaj industriisto el Karlovy Vary en Bohemio, kies nomo ĝis hodiaŭ portas mineralakvo el Karlovy Vary - Mattoni.

Heinrich Mattoni
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1830 (1830-08-11)
en Karlovy Vary
Morto 14-an de majo 1910 (1910-05-14) (79-jaraĝa)
en Karlovy Vary
Tombo Karlovy Vary
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr
Reklamo de Mattoni (1906)

Biografio redakti

Lia patro Karl Mattoni estis municipa konsilanto en Karlovy Vary. Heinrich Mattoni elkreskis en privilegitaj rilatoj kaj estis ricevite al li eminentan klerecon. Fininte la studadon li laboris kelke da jaroj kiel kontisto, respektive kiel vojaĝanta komercisto de kelke da pli grandaj eksportaj entreprenoj en Vieno kaj en Hamburgo. Post dek du jaroj de lernado kaj vojaĝado li revenis ĝis sia naskoloko. Ĉi tie li luigis en la jaro 1856 de urba societo eksportadon de urba minerala akvo kaj tra vaste disbranĉigita sistemo li baldaŭ atingis grandegan marketon. Jam en la jaro 1867 li akiris en luadon ankaŭ eksportadon de kurac-akvo el Fonto de Otto en najbara municipo Kyselka, al kiu li nun povis plene dediĉi sin. En la jaro 1868 li komencis boteligi la akvon en glasajn botelojn, kiu ĝis tiu tempo estis kutime boteligata en argilajn ujojn. La havigis la glasajn botelojn per paperaj etikedoj kun motivo de ruĝa aglino - familia simbolo. Pro akiro de minerala torfejo apud Františkovy Lázně li kreis ankaŭ sukcesan industrion por eluzo de apudaj produktoj de la fontoj, kiel ekz. torfeja kaj fera hidroksido, aŭ torfeja salo. Dank' al siaj sukcesoj kaj eminenta kvalito de siaj produktoj kaj servoj, li estis en la jaro 1870 nomumita "i. kaj r. kortega liveranto de minerala akvo" kaj en la jaro 1898 eĉ i. kaj r. ĉambrista liveranto de la imperiestro. Li havis vendejojn en Vieno en stratoj Tuchlauben 12 kaj Maximilianstraße 5 en la 1-a viena distrikto. El la mono enspezitaj pro la vendo de la mineralaj akvoj estis financata konstruado de urbaj banlokoj Lázně Kyselka.