Heinrich Reinhold (pentristo)

Johann Heinrich Carl REINHOLD (naskiĝinta la 18-an de julio 1788 en Gera, mortinta la 15-an de januaro 1825 en Romo) estis germana pentristo kaj kuprogravuristo.

Heinrich Reinhold
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1788 (1788-07-18)
en Gera
Morto 15-an de januaro 1825 (1825-01-15) (36-jaraĝa)
en Romo
Tombo Tombejo nekatolika (Romo)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Principality of Reuss-Gera
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Memorigilo Heinrich Reinhold (pentristo)
Familio
Patro Johann Friedrich Leberecht Reinhold
Okupo
Okupo pentristo • landscape painter
vdr
Gustav Heinrich Naecke: Heinrich Reinhold
Naskiĝdomo en Gera

Vivo redakti

 
Kanjono ĉe Sorrento
 
Hamburga Artohalo: Ein Baum in der Campagna, 1822

Heinrich Reinhold estis kiel filo de la portreta kaj ĝenra pentristo Johann Friedrich Leberecht Reinhold pli juna duonfrato de la pejzaĝisto Friedrich Philipp Reinhold. Unue li studis en Dresdeno ĉe la Artoakademio. En 1806 li iris Vienon al la frato frekventonte la Akademion de Belartoj de Vieno. Post kiam ĉi-tie atentiĝis pri li la ĝenerala direktoro de la parizaj muzeoj, Dothumbque-Vivant Denon, Reinhold laŭ ties konsilo iris en 1809 Parizon. Tie li restis kvin jarojn dum kiuj li aktivis ĉe verko pri la kampanjoj de Napoleono Bonaparte kaj faris kuprogravuraĵojn por Dothumbque-Vivant Denon tätig war.

Reveninte Vienon li dediĉis sin intense je pejzaĝpentrado. Li troviĝis en la rondoj de Friedrich von Olivier kaj Julius Schnorr von Carolsfeld, kie li koniĝis kun Joseph Anton Koch. Kune kun la frato Friedrich Philipp kaj la amikoj pentristaj Ernst Welker, Johann Adam Klein kaj Johann Christoph Erhard li entreprenis studvojaĝojn en la regionon de Schneeberg-monto, Salzkammergut kaj Berchtesgadener Land. El tiuj ĉi migradoj li ĉerpis multe da inspiro por la verkoj de la sekvintaj jaroj kaj la intensaj naturaj studoj iĝis bazo por granda kvanto da bildoj.

Kune kun la pentristo Johann Christoph Erhard li iris en 1819 en Italujon. Kvin jarojn li deĵoris en Romo kaj travojaĝis kun diversaj konatuloj artistaj multajn regionojn en italajn. Siajn impresojn li ĉiam porĉiamigis en pripejzaĝaj studoj. Granda parto de liaj desegnaĵoj kaj oleaĵ-studoj de la itala kreo-periodo fariĝis en Olevano respektive ties medio ĉar tie li plurfoje pasigis la somerajn monatojn akompanite de aliaj germanaj pentristoj (ekz. Carl Wilhelm GötzloffLudwig Richter). Post estado en Napolo li migradis kun la princo kaj industriulo Ferdinand von Lobkowitz tra Sicilio. Ree estante en Romo li provis reteni la amikon Erhard de sinmortigo: tio ne nur fiaskis sed eĉ infestis lin tiel ke li mortis en la aĝo de nur 36 jaroj. Lia tombo estas sur Protestanta Tombejo: la slabon faris Bertel Thorvaldsen .

Verkoj redakti

Krom grafikisto Reinhold estis ankaŭ gravega pejzaĝisto. En Vieno li konatiĝis kun la ideoj de romantikismo. Li estis inter la germanaj pentristoj en Romo, kiujn ege influis Joseph Anton Koch.

  • Der Watzmann vom Wimbachtal aus (Wien, Österreichische Galerie), 1818, oleaĵo sur ligno
  • Küste bei Pozzuoli (Wuppertal, Von der Heydt-Museum, Inv. Nr. G 0601), poar 1819, oleaĵo sur toleaĵo, 43 × 59,5 cm
  • Landschaft bei Olevano, krajono sur transparenta papero, 31,6 × 41,3 cm
  • Blick von Olevano auf die Campagna (München, Neue Pinakothek), 1822, oleaĵo sur papero, 12,6 × 21,6 cm
  • Terrasse des Kapuzinerklosters in Sorrent (München, Neue Pinakothek, Inv. Nr. WAF 819), um 1823/24, Öl auf Leinwand, 41,7 × 54,8 cm
  • Landschaft bei Berchtesgaden, auf dem Weg zum Königssee, (Sammlung I. Tremmel), krajono sur velino, 29,5 × 42,4 cm

Tre gravis ankaŭ liaj oleaĵoj-studoj kiuj instiadis la germanan-roman artistan rondaron kaj volontege aĉetitis de personoj kiuj frue ekkonis la talentegon de Reinhold kiel la arĥitekto Karl Friedrich Schinkel (12 skizoj je oleaĵoj; kvar krajonaj desegnaĵoj) aŭ la fama dana skulptisto Bertel Thorvaldsen (mendis tri bildojn ĉe Reinhold).

Postlasitaĵoj redakti

La plej granda kvanto da reinhold-aĵoj havas Kunsthalle Hamburgo. Ekde 2010 ankaŭ Klassik Stiftung Weimar ĝojis pri sukcesa akiro de multaj fruaj laboraĵoj de Reinhold.

Literaturo redakti

  • Biografio ĉe BKLÖ
  • "Reinhold, Heinrich" de Franz Vallentin, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, volumo 53 (1907), p. 286–287, (tie ĉi interrete)
  • Frauke Josenhans: Reinhold, Heinrich. Ĉe: Bénédicte Savoy, France Nerlich (eld.): Pariser Lehrjahre. Ein Lexikon zur Ausbildung deutscher Maler in der französischen Hauptstadt. Band 1: 1793–1843. De Gruyter, Berlin/Boston 2013, ISBN 978-3-11-029057-8, S. 239–241.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heinrich Reinhold (Maler) en la germana Vikipedio.