Heinz Suhr

germana politikisto

Heinz Suhr (naskiĝis la 30-an de oktobro 1951 en Aŭgsburgo, mortis la 5-a de januaro 2020) estis germana ĵurnalisto, verkisto kaj eksa politikisto de la politika parto Alianco '90/la Verduloj.

Heinz Suhr
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1951 (1951-10-30)
en Aŭgsburgo
Morto 5-an de januaro 2020 (2020-01-05) (68-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr
Heinz Suhr en januaro 1991

Ekde la jaro 1983, kiam la okcidentgermana ekologia partio La Verduloj unuafoje membris en la nacia parlamento Deutscher Bundestag, ĝis meze de la 1990-aj jaroj li estis amaskomunikila parolisto de la parlamenta frakcio en Bonno.[1][2] Li en la parlamenta baloto 1983 kandidatis por parlamentana posteno, tra la partia listo en la federacia lando Hesio, sed la balotaj voĉoj por la partio ne sufiĉis por parlamentaniĝo. La 1-an de aprilo 1985 li tamen pro la partia principo rotacie interŝanĝi parlamentajn seĝojn inter nomumitaj partianoj transprenis la parlamentan postenon de Joschka Fischer kaj estis parlamentano ĝis la fino de la balota periodo 1987. Paralele al la funkcio de amaskomunikila parolisto de la parlamenta frakcio de La Verduloj kaj ankaŭ poste, li laboris kiel libera ĵurnalisto en Bonno.

Kontaktojn al la Esperanto-movado li havis aparte pro tio, ke li amplekse institucie kaj finance subtenis plurajn junajn litovajn esperantistojn, kiuj dum la jaroj post la malfermo de la Berlina Muro en novembro 1989 venis al Germanio, aparte al la urbo Bonn kaj ties universitato. Inter ili estis Aras Grincas, Arvydas Kazlauskas, Remi Rudaitytė, Rita Gurskienė, Vaida Miklovaitė kaj Vilma Grincaitė. Lia domo situis en la urboparto Oberkassel en la urba sudoriento, proksime de la najbara urbo Königswinter kaj proksime al la tiutempa "Esperanto-domo" de pluraj studentoj en Cäcilienstraße, kiun prikantis la muzikgrupo Amplifiki - aldone al la domo Cäcilienstraße kaj al aliaj esperantistaj renkontejoj de la urbo, dum pluraj jaroj lia hejmo estis loko de regulaj movadanaj renkontiĝoj.

Literaturo redakti

  • Rudolf Vierhaus kaj Ludolf Herbst (eld.): Biographisches Handbuch der Mitglieder des Deutschen Bundestages 1949 – 2002. volumo 2, N–Z, eldonejo Saur, Munkeno 2002, ISBN 3-598-23782-0

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. artikoleto pri Heinz Suhr en la magazino Der Spiegel de la 25-a de aprilo 1983
  2. plia teksto en Der Spiegel de la 4-a de oktobro 1993